Franz Axter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Axter
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1772 (1772-04-25)
en Bamberg
Morto 29-an de julio 1808 (1808-07-29) (36-jaraĝa)
en Bamberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo doganisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz AXTER (naskiĝinta la 25-an de aprilo 1772 en Bamberg, mortinta la 29-an de julio 1806 samloke) estis germana kuracisto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Axter komencis studi medicinon ĉe la Universitato de Erfurto sed baldaŭ translokiĝis al Jena. Post pliaj studlokŝanĝoj al Erlangen respektive Würzburg li finfine doktoriĝis en 1795 en Bamberg ĉe Anton Dorn per la tezo De aeris atmosphaerici in corpus humanum inflŭu salubri et noxio.

Li iris al Vieno kie li iĝis milita kuracisto. Post kvinjaro da deĵoro li revenis al Germanio intenconte iĝi kuracisto en la naskiĝurbo. Sed tio ne eblis. Por perlabori sian vivtenon li ekde 1800 redaktis kelkajn gazetojn en Würzburg kaj Munkeno. De tiam li ankaŭ verkis literaturaĵojn, ekz. romanojn, teatraĵojn. Ekde 1807 Axter ankaŭ estis doganisto en Schnaittach kontinuigante la verkadon de beletraĵoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • De aeris atmosphaerici in corpus humanum inflŭu salubri et noxio. Verlag Klietsch Bamberg 1795 (Zugl. Dissertation, Universität Bamberg 1795)
  • Der Bund der Liebe. Verlag Gebhardt, Bamberg 1806.
  • Heinrich und Julie oder der Bund der treuen Liebe. Verlag Gebhardt, Bamberg 1817.
  • Rosenblätter. Fleischmann Verlag, München 1823.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe: Deutsches Biographisches Archiv (DBA), Serie I, Fiche 42, Feld 47-53; Serie III Fiche 30, Feld 307

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Franz Axter en la germana Vikipedio.