Hermann Korner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Korner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1365 (1365-01-01)
en Lubeko
Morto 1-an de januaro 1438 (1438-01-01) (73-jaraĝa)
en Lubeko
Lingvoj platgermana
Okupo
Okupo Q1708541historiistoverkisto
vdr

Hermann KORNER (naskiĝinta ĉ. 1365 en Lubeko, mortinta en 1438 samloke) estis germana monaĥo, historiografo kaj filozofi-instruisto. Li verkis kronikon de Lubeko titole Chronica novella.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Korner eble estis malsupera gvidanto de solduloj antaŭ ol frokuliĝi je la fino de la 14-a jarcento ĉe la dominikanoj kie li iĝis instruisto de filozofio kaj teologio (lector claustri). En aĝo ne juna li ekstudentis en 1431 (ĝis 1435) ĉe la Universitato de Erfurto. Tie li doktoriĝis ĉe la fakultato pri teologio.[1]

De 1416 li verkis latinlingvan kronikon, poste ankaŭ en mezmalaltgermana lingvo. Ties kopioj inter se havas diversaj versioj. Latine kaj nelatine prezentiĝs la historio disde la genezo ĝis la jaro 1435-a.

Laŭ opinioj de pli aktualaj esploristoj Korner responsis pri la legendofaro koncerne la piraton Klaus Störtebeker. Servis lia kroniko ankaŭ al aliaj epigonoj kiel fundamenton kaj jam historiistoj de la 19-a jarcento ne plu entuziasmiĝis unuanime. Johann Martin Lappenberg kaj Georg Waitz atentigis pri la valoro de la kroniko. Laŭ Waitz la kronikkontinuigantaj aĵoj je Detmar-kroniko kaj Rufus-kronikoj ne imageblas sen konoj de faktoj de ĉe Korner. Pli skeptikaj estis Ferdinand Heinrich Grautoff kaj Ottokar Lorenz. Lorenz eĉ reduktis la gravecon de Korner je loka graveco. Tamen rajtis oni admiri la literaturan valoron de la verko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Chronica novella
    • Prima Pars, urba biblioteko de Lubeko, Ms. Lub. 2° 8 (interrete)
    • Secunda Pars, urba biblioteko de Lubeko, Ms. Lub. 2° 9

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Jakob Schwalm (eld.): Die Cronica Novella des Hermann Korner. Göttingen 1895 (interreta versio de ekzemplero el Marburg

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Katharina Colberg: Korner, Hermann OP. Ĉe: Verfasserlexikon. Dua eldono, Bd. 5, 1985, kol. 317–320.
  • Bengt Löfstedt: Zu H. Korners Chronica novella. Ĉe: ALMA, Bulletin du Cange, 1990–1991. Band 50, S. 107–118 (interrete).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Graßmann, Antjekathrin, "Korner, Hermann". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 12 (1980), p. 590 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]