Freiburg

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Por samtitolaj artikoloj - Tiu artikolo pritraktas la urbon Freiburg im Breisgau. Por aliaj urboj nomitaj Freiburg vd. Freiburg. Helppaĝo pri apartigiloj

Blazono Mapo
blazono de la urbo situo de la urbo en Germanio

Freiburg im Breisgau, ofte mallongigite Freiburg i.Br. aŭ Freiburg i.B., esperantlingve Frajburgo, estas post Stutgarto, Mannheim kaj Karlsruhe la kvara plej granda urbo de Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio kaj la plej suda urbego de Germanio. Ĝi situas ĉe la koordinatoj 47°59′N 7°51′O / 47.983, 7.85Koordinatoj: 47°59′N 7°51′O / 47.983, 7.85.

La plej proksimaj urbegoj estas Mulhouse (germane Mülhausen) en Alzaco (Francio) kaj Bazelo en Svisio, 60 kilometrojn sude, Zuriko en Svisio, 86 kilometrojn sudoriente, Strasburgo en Alzazo, 85 kilometrojn nordoriente, kaj Karlsruhe, 140 km norde.

En la urbo vivas 210.000 loĝantoj, inter ili pli-malpli 30.000 gestudentoj de la universitato Albert Ludwig kaj de pluraj altlernejoj.

Ĉarma unikaĵo estas la kanaletoj "Beĥle", kiuj trafluas preskaŭ ĉiun straton de la urbocentro kaj kaŭzas ĉe malatentaj turistoj malsekajn piedojn.

Spajro de la urba katedralo

Enhavo

[redakti] Esperanto en Frajburgo

Estante universitata urbo plena je junaj intelektuloj, Frajburgo ekde la komenco de la 20-a jarcento havas Esperanto-grupon. De la jaro 1995, la urbo por pluraj jaroj estis la sidejo de Germana Esperanto-Asocio. Inter multaj movadaj eventoj, la urbo dum printempo 1990 gastigis la 68-an Germanan Esperanto-Kongreson kaj de la 27-a de decembro 1996 kaj la 3-a de januaro 1997 la 40-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en Frajburgo pritraktis la temon "Regionoj - ĉu la veraj landoj?". Por la temo oni elektis tiun urbon, ĉar la translima regiona kunlaboro en Alemanio inter la komunumoj de sudokcidenta Germanio, Alzaco kaj norda Svislando funkcias aparte modele, kvankam la administre centrisma franca ŝtato nur retireme lasas kompetencojn pri lokaj aferoj al la regionoj.

En 1929 kaj 1959 tie okazis la ido-konferenco.

la katedrala placo

[redakti] Partneraj urboj

Urboamikeco:

[redakti] Retaj ligiloj

·  paĝoj de la urbo, germanlingvaj
·  fotoj de la urbo
·  bildoj kaj informoj historiaj, germanlingvaj
·  Ligo al la Freiburga Esperanto-grupo


[redakti] Vidu ankaŭ