Beĥle (Freiburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kanaleto apud bazarejo
Kanaleto apud strato kaj tramreloj
Kanaleto en la Rathausgasse (strateto de la urbodomo)

Beĥle estas tipaĵo de Freiburg en Baden-Virtembergo, Germanio: en la malnova urbocentro tiuj kanaletoj troviĝas en multaj stratoj kiel limigo de la trotuaro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Beĥle, alemane: Bächli, germane: Bächle, estas la malgrandigita formo de Bach (rojo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua fojon Beĥle (latine "rivuli") estas menciitaj en historia dokumento de 1246.

Evidente Beĥle utilas kiel kanalizacio, sed ilia origina ĉefuzo estis provizado de freŝakvo, ĉar Freiburg havis nur malmultajn putojn, kaj tiuj krome ne liveris nur grundakvon sed estis mem provizitaj per akvo el tuboj, kaj eĉ tiel ne sufiĉis por ĉiuj homoj, bestoj kaj metioj en la urbo.[1] Beĥle transportis relative puran riverakvon al ĉiuj stratoj.

Por ke la akvo restu laŭeble pura, ekzistis klara ordono de la urba konsilantaro: neniu rajtis verŝi malpuraĵon antaŭ la 22-a horo en somero aŭ antaŭ la 21-a en vintro. Kvankam la akvo certe ne estis pura en la hodiaŭa senco, tamen, ĝi daŭre fluis kaj estis uzebla senprobleme por multaj uzoj. Kaj certe ĝi estis malpli klara en la subaj okcidentaj kvartaloj. Tie ĝi tamen utilis kiel trinkakvo, kiel montris peto de la dominikena monaĥejo, konduki la akvon el la apuda Beĥle tra sia domo por konstante havi akvon en la domo.

Alia tre grava utilo de akvo el Beĥle estis ĝia daŭra disponebleco por estingi brulojn.

Hodiaŭ Beĥle estas aparte ŝatataj de turistoj por foti, infanoj por ludi kaj soifaj hundoj por trinki.

Teĥniko[redakti | redakti fonton]

Ne videbla por la rigardanto estas la subtera parto de la akvosistemo: La tuta sistemo havas longon de 15,5 km, la subtera parto de 6,4 km. La freŝa akvo estas prenita el rivero Dreisam ĉe la digo de Kartaus, kaj kondukita al la urbo per la Gewerbekanal (pormetia kanalo), el kiu subtera galerio (tunelo) ĉe la Schwabentor gvidas ĝin al la disbranĉiĝanta sistemo. 142 ladaj ŝoviloj kontrolas la fluon en la sistemo.

Sen iu ajn pumpilo la akvo trafluas la tutan sistemon. Por atingi tion oni devis arte konstrui la urbon kun konstanta malgranda dekliveto de 1-2°. Tio estis konstruata post la urbofondiĝo, kiel montriĝas en la domoj apud la Schwabentor, kiu ĉiuj havas pluretaĝajn kelojn (eblas rigardi tiajn en la hotelo Zum goldenen Bären aŭ en la Wentzingerhaus, la urba muzeo).

Unika profesio ekzistas en Freiburg: Beĥleputzer (kanaletpurigisto), kiu zorgas pri la disfluo de la akvo kaj la purigado de la kanaletoj. Helpas ilian laboron etaj bestetoj, malgrandaj krustuloj, kiuj formanĝas la algojn kaj forigas ŝlimon.

Tio kaj jeno[redakti | redakti fonton]

Laŭ Freiburg'a onidiro ĉiu, kiu senintence falas en iun kanaleton, revenos al Freiburg aŭ - laŭ alia versio - geedziĝas kun Freiburg'ano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Matthias UNTERMANN, Archäologische Beobachtungen zu den Freiburger Altstadtstraßen und zur Entstehung der "Bächle", Schau-ins-Land 114, 1995, (pdf)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]