Hotelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hotel1.JPG
Kapsula Hotelo en Osako, Japanio
Renovigita Hotelo Adlon en Berlino

Hotelo estas gastig-industria konstruaĵo, kiu ebligas, proponas por la vojaĝantoj loĝ- manĝeblecon kaj similajn servojn. (vidu ankaŭ en motelo). Notu ke en Francio (17a-19a jc) urba, vasta kaj luksa domo, posedata de riĉa burĝonobelo nomiĝas (privata) "hotelo" (palaceto).

La similservajn sed pli malgrandajn hoteloj oni nomas gastejoj, hoteletoj. Ili aperis kun apero de la veturantoj, komercistoj apud la ĉeftrafikaj vojoj. Tre fama estis la Gastejo de Granda Sankta Bernardo ĉe montpasejo en la svislandaj Alpoj. Ĝin fondis Sankta Bernardo de Montjoux en la 10-a jarcento kaj ĝi ankaŭ hodiaŭ funkcias sub gvido de Agoston-ordenaj monaĥoj. Marko Polo, kiu vizitis Ĉinion en la 13-a jarcento, trovis densan poŝtostacian sistemon, kie la vojaĝantoj trovis tranoktejon, la kurieroj dela mongola poŝto ripozejon. Tiuj gastejoj estis en posedo de la eklezio, momaĥejoj, regantoj.

Fine de la mezepoko aperis en la islamaj kaj en la eŭropaj landoj la privatposedaj gastejoj. La disvastiĝon de la gastejoj kaŭzis la multiĝo de la poŝt-kaleŝa veturado en la 17-a jc., sed la vere abrupta evoluo okazis en la 19-a jc dum la industria revolucio, ĉefe en Anglio, kies puraj kaj komfortaj gastejoj iĝis ekzemploj por la tuta mondo.

La elformiĝo de la moderna hotelo dankindas ĉefe al al fervoja trafiko. La pli rapida veturo superfluigis la apudvojajn gastejojn, multaj el ili bankrotis. Florantaj hoteloj estiĝis komence ĉe la fervojstacioj, rivieroj. Aperis la luksaj hoteloj, por kiuj la nivelon montris la londona ’’Savoy Hotel’’ ekde 1889 kun la propra elektra sistemo kaj diversaj servoj.

Nova mejloŝtono estis la malfermo de Statler Hotel en Buffalo en 1908. El ĝi kreskis la Statler Company, funkciigante la unuan hotelĉenon.

Post la unua mondmilito – kun ellaboro de la ferbetona teknologio – aperis la altaj hoteloj. La Stevens Hotel (pli posta Conrad Hilton) en Ĉikago havis 3.000 ĉambrojn kaj ĝi estis la plej granda hotelo ĝis fino de la 1960-aj jaroj, kiam malfermis la pordojn la moskva Hotelo Rossija.

Post la dua mondmilito obliĝis, disvastiĝis la hotelĉenoj.

La hotelojn karakterizas plej ofte propra enĉambra duŝejo (banejo), necesejo, televidilo kaj fridujo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]