Grundakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grundakvo ĉe minejo

Grundakvo estas akvokvanto, kiu sub la tersurfaco formas akvokorpojn en la kavaĵoj (poroj). Ĝi situas super la unua akvoferma tavolo kaj tie plenigas la spacojn inter la grunderoj.

La supra nivelo de la grundakvo estas la tersurfaco. La nivelo de la grundakvo en la grundo ŝanĝiĝas depende de la precipitaĵo, temperaturo, aerpremo, laŭ sezono. La normala jara ŝanĝiĝo de grundakvo estas 1-2 metroj. La grundakva nivelo pli-malpli sekvas paralele la geografian surfacon. Ĝi nutras sin el la precipitaĵa akvo kaj malrapide moviĝas al direkto de la deklivo.

En la stagnanta grundakvo povas akumuliĝis damagaĵ saloj, tie lla altiĝo de la grundakvo povas kaŭzi saliĝon, malproduktemiĝon de la grundo. La altiĝo de la grundakvo povas kaŭzi eĉ surfacajn akvokolektaĵojn, tiam la kapilara zono rekte kontaktas la aeron.

Ĉar la alta-malalta grundakvo ne ĉiam konvenas por la plantoj, tiel oni povas reguligi ĝin en la agrikulturo per forkonduko de grundakvo aŭ alkonduko de akvo (ŝveligo de akvo en kanaloj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]