Fandakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fandakvo komence de printempo en rojo en Pensilvanio, Usono.

Fandakvo estas akvo liberigita per la fandado de neĝoglacio, inklude tiun el glaĉeroj, glacimontoj kaj glacitavoloj al oceanoj. Fandakvo estas ofte trovebla en la ablacia zono de glaĉeroj, kie la proporcio de neĝokovro estas malgranda. Fandakvo povas esti produktita ankaŭ dum vulkanaj erupcioj, laŭ simila maniero al kiu la pli danĝeraj laharoj formiĝas.

Kiam fandakvo flakas sur la surfaco anstataŭ flui, ĝi formas fandakvejon. Kiam la vetero malvarmiĝas tiu fandakvo often re-frostiĝas. Fandakvo povas kolektiĝi aŭ fandiĝi sub la glacia surfaco. Tiuj fandakvejoj, konataj kiel subglaciaj lagoj povas formiĝi pro geotermika varmo kaj frotado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]