Glacitavolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelita bildo de Antarkto.

Glacitavolo estas amaso de glaĉera glacio kiu kovras ĉirkaŭan terenon kaj estas pli grandaj ol 50,000 km²,[1] tiele konata ankaŭ kiel kontinenta glaĉero.[2] La nuraj nunaj Glacitavoloj estas en Antarkto kaj Gronlando; dum la lasta glaciperiodo nome Lasta glacimaksimumo (LGM) la Laurentida Glacitavolo kovris multe el Nordameriko, la Veiĥselia Glacitavolo kovris nordan Eŭropon kaj la Patagonia Glacitavolo kovris suda Sudamerikon.

Glacitavoloj estas pli grandaj ol glaciŝildoj aŭ alpaj glaĉeroj. Masoj el glacio kovrantaj malpli ol 50,000 km2 ricevas la terminon de glaciejo. Glaciejo tipe ricevas serion de glaĉeroj ĉirkaŭ sia periferio.

Kvankam ties surfaco estas malvarma, la bazo de Glacitavolo estas ĝenerale pli varma pro varmo el geotermiko. Ĉe lokoj, fandado okazas kaj la akvo lubrikas la Glacitavolon kaj tiu fluas pli rapide. Tiu procezo produktas rapidfluantajn kanalojn en la Glacitavolo — tiuj estas glacifluoj.

La nuntempaj polusaj Glacitavoloj estas relative junaj laŭ geologiaj terminoj. La Antarkta Glacitavolo unue formiĝis kiel malgranda glaciejo (eble kelkaj) komence de Oligoceno, kaj retiriĝis kaj antaŭeniris multajn fojojn ĝis la Plioceno, kiam ĝi finfine okupis preskaŭ ĉion el Antarkto. La Gronlanda Glacitavolo ne disvolviĝis entute ĝis la fina Plioceno, sed ŝajne disvolviĝis tre rapide kun la unua kontinenta glacialo. Tio havis la malkutiman efikon permesi fosiliojn de plantoj kiuj iam kreskis sur la nuntempa Gronlando esti multe pli bone konservitaj ol tiuj de la malrapide formanta Antarkta Glacitavolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Müller, Jonas and Koch, Luka: (2012) Müller, Jonas and Koch, Luka: Ice Sheets: Dynamics, Formation and Environmental Concerns. Hauppauge, New York: Nova Science. ISBN 978-1-61942-367-1. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]