Neĝo
Neĝo estas precipitaĵo en la formo de kristaliĝinta glacio, kiu defalas de la atmosfero en formo de multaj neĝeroj (blankaj malpezaj floketoj).
Se la temperaturo de la grundo permesas tion la neĝo formas tavolon sur ĝi.
Laŭ la konsistenco de la neĝo oni uzas specifajn vortojn; ekzemple firno.
Enhavo |
Fariĝo [redakti]
Neĝo kutime fariĝas kiam vaporo de akvo solidiĝas alte en la troposfero je temperaturo de malpli ol 0 °C. La unuopaj neĝeretoj kuniĝas, kaj kiam la neĝero iĝas sufiĉe peza, ĝi elfalas de la nubo. Preskaŭ ĉiu precipitaĵo (ekster la Tropikoj) ekas kiel neĝo. Se la aero sub la nubo estas sufiĉe malvarma la precipitaĵo atingas la grundo kiel neĝo, sed se la temperaturo estas sufiĉe varma la neĝo fluidiĝas kaj iĝas pluvo.
La ideala temperaturo por neĝo estas ĉirkaŭ kaj iomete sub 0 °C, kaj ne pli malvarma. La kialo estas ke ju pli da varmo des pli da aera humideco. Humida aero povas farigi pli grandaj neĝeroj ol seka aero, kaj tio plibonigas la ŝancon por la neĝo fali al la grundo.
Oni ankaŭ povas fari neĝon malnature per neĝokanonoj, eĉ se la eroj ili faras pli similas hajlo.
Tipoj da neĝo kaj neĝvetero [redakti]
- Algluiĝa neĝo
- Malseka neĝo, proksime al la fandpunkto, kiu oni facile povas formigi kiel ekzemple neĝbuloj kaj neĝhomoj.
- Artefarita neĝo
- Neĝo farita de neĝokanonoj. Ĝi ofte estas kiel malgrandaj molaj hajlograjnoj.
- Firno
- Neĝo kiu jam estis sur grundo dum almenaŭ unu jaro, sen fariĝi glacio.
- Glacio, glaĉero
- Neĝo kiu kompaktiĝis tiom, ke ĝi ne plu enhavas aeroveziketojn.
- Hajlo
- Malgrandaj glaciogloboj. La grandeco povas varii de 5 mm ĝis 10 cm en maloftaj okazoj.
- Neĝblovego
- Neĝo kiu bolvas en la vento je la grundo.
- Neĝkrusto
- Malmolfrostiĝa krusto en la supro de la neĝo.
- Neĝoŝtormo
- Neĝado kun forta vento.
Vidu ankaŭ [redakti]
Proverbo [redakti]
Ekzistas proverboj pri neĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
-

« Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara. » -

« Neĝo kaŝas nur ĝis printempo. » -

« Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero. »