Neĝŝuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modernaj neĝŝuoj

Neĝŝuo (aŭ neĝmarŝilo) estas ilo por promeni aŭ migri sur neĝo, konata delonge en ofte neĝkovritaj regionoj. Ili estas kutime rakedformaj (tial en kelkaj lingvoj ilia nomo estas neĝrakedoj) kaj fiksitaj al kutimaj ŝuoj. La pezo de la persono, kiu portas ilin estas disigita sur pli granda surfaco kaj tial la piedoj malpli enprofundiĝas en la neĝon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Neĝŝumigrantoj en Bryce Canyon

Deveno kaj aĝo de neĝŝuoj estas nekonataj. La greka historiisto kaj filozofo Strabono (ĉ. -63 ĝis ĉ. 24) skribis, ke la loĝantoj de la Kaŭkazo uzis platajn ledojn por ne enprofundiĝi en neĝon, kaj ke armenoj uzis samcele rondajn lignoplatojn. Certas, ke homoj jam antaŭ tre longe uzis neĝŝuojn.

Preskaŭ ĉiu indiĝena tribo de Nord-Ameriko inventis propran tipon de neĝŝuo. La plej simplaj troviĝas plej norde. Inuitoj havas du malsamajn tipojn: unu estas triangula kaj ĉirkaŭ 45 cm longa, la alia ronda. Pli sude la neĝŝuoj iĝas malpli larĝaj kaj longaj, la plej longajn uzis la Cree-indianoj, ili estis preskaŭ 2 metrojn longaj. Kutima neĝŝuo similas al tenisrakedo.

Nur malrapide eŭropanoj akceptis la uzon de neĝŝuoj.

Nuntempa uzo[redakti | redakti fonton]

Neĝŝupado en Svisio

Nuntempe neĝŝuoj estas ĉefe sportaj iloj.

Iliaj avantaĝoj estas:

  • Ne estas aĝlimo por migri per neĝŝuoj, kio ebligas transgeneraciaj vintraj okupoj.
  • Laŭ rapideco kaj tereno, neĝŝumigrado estas aŭ libertempa aŭ altsporta okupo.
  • La tekniko estas simpla, ne bezonatas specifaj scioj.
  • Neĝŝumigrado similas al skikurado, sed ĝi ebligas atingi pli akrajn terenojn kaj ne necesas preparitaj spuroj.
  • Neĝtavolo nur 15 cm alta sufiĉas kaj ĉia neĝo (mola, glaciita, ktp.) ebligas neĝŝumigradon.
  • Investo estas malalta, ĉefe kiam oni jam posedas migradoŝuojn, bastonojn, vintrajn vestojn, ktp.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

MSR Denali Ascent, neĝŝuo kun grimphelpiloj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Schneeweiß, Christian: Schneeschuhtouren zwischen Lechtaler und Kitzbühler Alpen, Bruckmann, ISBN 3-7654-3594-5
  • Gelder, Birgit: Winterwandern Bayerische Alpen, 50 Wander- und Schneeschuh-Touren zwischen Füssen und Chiemgau – mit Rodeltipps, Rother-Verlag, 2002, ISBN 3-7633-3020-8
  • Szépfalusi, Csaba: Winterwandern & Schneeschuhwandern, Pichler Verlag, 2000, ISBN 3-85431-211-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]