Kaŭkazo
| Ĉi tiu artikolo temas pri montaro. Se vi serĉas informojn pri la ĉirkaŭa regiono, vidu la paĝon Kaŭkazio. |
| Kaŭkazo | |
| ruse: Кавказ, kartvele: კავკასიონი, azerbajĝane: Qafqaz | |
| montaro | |
|
Azerbajĝana Kaŭkazo
|
|
| Landoj |
6
|
|---|---|
| Parto de | Krimeo-kaŭkaza regiono |
| Transporto | - |
| - ŝoseo 1 | Transkaŭkaza magistralo |
| - ŝoseo 2 | Kartvelia milita vojo |
| Najbaras kun |
6
|
| Subpartoj | Granda Kaŭkazo, Malgranda Kaŭkazo, Armena montetaro |
| Kelkaj kaŭkazaj urboj |
9
|
| Riveroj |
7
|
| Plej alta punkto | |
| - situo | Elbruso, Rusio |
| - alteco | 5 642 m s. m. |
| - koordinatoj | 43°21′18″N 42°26′21″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 43.355 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">43.355°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Longo | 1 100 km |
| Larĝo | 160 km |
| Mineraloj | Gnejso, Granito |
| Dislimiĝo | Eŭropo - Azio |
Kaŭkazo aŭ Kaŭkazoj estas montara sistemo (kartvele — კავკასიონი/Kavkasioni, ruse — Кавказ/Kafkás) inter la Nigra kaj Kaspia maroj, kiu dividas Kaŭkazian regionon en du partoj: norda kaj suda.
Deveno de la nomo [redakti]
La nomo "Kaŭkazo" devenas el greka vorto "kaŭkasos". Supozeble, mem la greka termino originas de malnovirana "kapkah", kio signifas "granda monto", aŭ de hetita "kazkaz" — nomo de tribo, kiu loĝis en suda bordo de la Nigra Maro.
Ekzistas ankaŭ aliaj etimologiaj provoj, aparte multaj — la amatoraj surbaze de lokaj lingvoj.
Granda kaj Malgranda Kaŭkazo [redakti]
Kaŭkazo dividiĝas je du partoj: Granda Kaŭkazo kaj Malgranda Kaŭkazo. Ofte per Kaŭkazo oni subkomprenas nur la Grandan Kaŭkazon.
Granda Kaŭkazo havas longon pli ol 1100 km, larĝon ĝis 180 km. Ĝian akson konsistigas Ĉefa aŭ Akvodivida Montoĉeno kaj Flanka Montoĉeno, kiujn akompanas multaj laŭlongaj kaj laŭlarĝaj montoj kun alteco 4000-5000 m. La plej alta monto estas Elbruso kun 5 642 m s. m., ĝi estas konsiderata ankaŭ la plej alta monto de Eŭropo. Grandan Kaŭkazon oni dividas en tri partoj: okcidenta — de marzono ĝis Elbruso, centra — inter montoj Elbruso kaj Kazbek, orienta — orienten de Kazbek. Ĝi havas gravan modernan glaciadon — areo ĉ. 1430 km.
Granda Kaŭkazo estas ofte konsiderata la natura limo inter Azio kaj Eŭropo (la alia malofte renkontata en literaturo limo estas pli norde, en Kuma-Maniĉa valo).
Malgranda Kaŭkazo situas en Suda Kaŭkazio, norde de Armena plataĵo. Kuniĝas kun Granda Kaŭkazo per Surami (Liĥi) montoĉeno. Longeco ĉ. 600 km. Alteco ĝis 3724 m (monto Gjamiŝ).
