Kaŭkazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri regiono. Se vi serĉas informojn pri la tiea montaro, vidu la paĝon Kaŭkazo.

Kaŭkazio (armene Կովկաս Kovkas, kartvele კავკასია Kavkasia; ruse Кавказ Kavkaz, azere Qafqaz/قافقاز ) estas vasta teritorio inter la Nigra, la Kaspia kaj la Azova maroj. Ĝi etendiĝas de la Kuma-Maniĉa kavaĵo norde ĝis Irano kaj Turkio en la sudo, kaj de Kubania elfluejo okcidente ĝis la Apŝerona duoninsulo oriente.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Areo de la regiono estas ĉirkaŭ 400 mil kvadrataj kilometroj, kie loĝas pli ol 30 milionoj da homoj. Centra akso de la regiono estas montara ĉeno de Granda Kaŭkazo, kiu dividas ĝin je du partoj — Norda Kaŭkazio kaj Suda Kaŭkazio, kaj prezentas naturan limon inter modera kaj subtropika klimataj zonoj. Geografie al Kaŭkazio apartenas ankaŭ nordorienta parto de Turkio en la sudo kaj parto de Rostova provinco kaj Kalmukio — regionoj de Rusio.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Monto Elbruso (5642 m), la plej alta punkto de Kaŭkazio

Naturo de Kaŭkazio estas tre diversa. Ĉi tie originale kombinas sekecaj pejzaĝoj kaj humidaj subtropikoj. Tian najbarecon de varmaj maroj kaj glaciaj montoj vi trovos tre malofte. Pro la grava biodiverseco de la regiono, la organizaĵo Naturprotekto Internacie ( angle : Conservation Internacie ) indikis ĝin kiel biodiverseco-varmpunkton. Fitogeografie, Kaŭkazio estas aparta flaŭra provinco el la Ĉirkaŭboreala Regiono de la Holarkta Regno.

Multaj kaŭkazaj montopintoj estas kovritaj de eterna neĝo kaj glacio. Kelkaj el ili — Elbrus (5642 m), Diĥtaŭ (5205), Ŝĥara (5068), Kazbek (5033) — superas okcidenteŭropan Blankan Monton laŭ alteco.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Riveroj de Kaŭkazio apartenas al la Kaspia lago, la Nigra kaj la Azovaj maroj. Plimulto de ili ne taŭgas por navigado, escepte de Mtkvari (Kura), Kuban kaj Rioni. Sed ili estas uzataj por irigacio, lignoflosado kaj konstruado de elektrocentraloj. Ĉefaj riveroj de Kaŭkazio estas: Kura (Mtkvari, 1364 km), Kuban (906), Kuma (802), Terek (623), Rioni (327).

Lagoj[redakti | redakti fonton]

Kaŭkaziaj lagoj estas negrandaj, sed estas gravaj kiel naturaj akvorezervejoj, kiuj permesas reguligi akvonivelon en riveroj kaj pligrandigi fiŝan riĉecon. La plej granda el lagoj estas Sevan. Dank’ al pitoreska naturo multaj lagoj fariĝis lokoj de turismo kaj ripozo.

La grandega salakva lago Kaspio en pluraj lingvoj estas nomata „maro“ (la Kaspia maro) kaj havas plurajn ecojn de maro. Kaspio estas la orienta limo de Kaŭkazio. Ĝi havas grandan signifon por fiŝkaptado, naftoproduktado, transportado.

Politika mapo[redakti | redakti fonton]

Nun teritorio de Kaŭkazio estas en konsisto de 4 sendependaj ŝtatoj, membroj de internaciaj organizoj kiel UN: Kartvelio (69,7 mil kv. km), Armenio (29,8), Azerbajĝano (86,6) kaj Rusio (254,3). Krom tiuj kvar ekzistas ankoraŭ tri neagnoskitaj aŭ nur parte agnoskitaj memregataj ŝtatecaj teritorioj: Abĥazio (8,6 mil kv. km), Montara Karabaĥo (4,4) kaj Sud-Osetio (3,9).

Rusia Federacio estas prezentita en Kaŭkazio de jenaj administraj subjektoj: Krasnodara regiono (76,0 mil kv. km), Stavropola regiono (66,5), Adigeio (7,6), Karaĉajio-Ĉerkesio (14,1), Kabardio-Balkario (12,5), Nord-Osetio (8,0), Inguŝio (4,6), Ĉeĉenio (15,9), Dagestano (50,3). Ene de Rusio ekzistas teritoriaj disputoj inter Nord-Osetio kaj Inguŝio, inter Inguŝio kaj Ĉeĉenio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ sia etna konsisto Kaŭkazio estas ege komplika kaj bunta regiono. Ĉi tie oni parolas pli ol 40 lingvojn. Plimulto de kaŭkazianoj apartenas al eŭropa antropologia raso. Pli ol duono de la loĝantaro estas kristanoj (ĉefe ortodoksuloj), aliaj — islamanoj. Laŭ lingva klasifiko kaŭkazianoj dividiĝas jene:

Malgraŭ la etna, religia kaj lingva diverseco, kaŭkazianojn forte ligas politikaj kaj ekonomiaj interesoj, ankaŭ komuna historia sorto, komunaj longedaŭraj bataloj kontraŭ eksteraj invadantoj kaj certe, simileco de kulturoj kaj kutimoj. Speciale similas la muzika, la danca kaj la vesta kulturoj, similas etiketoj kaj moralaj normoj.

Al la beleco de Kaŭkazia naturo, al la vivo kaj moroj de ĝiaj enloĝantoj estas dediĉitaj multaj literaturaĵoj, menciindas: Kaŭkazio - verkaĵo de A. Dumas (Patro), poemo de Puŝkin Kaŭkazia kaptito, romano de Lermontov Heroo de nia tempo, romanoj de Tolstoj La kozakoj kaj Haĝi Murad.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Pli ol duono de kaŭkazianoj loĝas en urboj. La plej alta procento de urbanoj estas en Nord-Osetio — 68% kaj en Armenio - 66%, la plej malalta — en Dagestano 39%. Tri kaŭkaziaj grandurboj havas pli ol unu miliono loĝantoj (Baku, Tbilisi, Erevan), 10 urboj - pli ol 200 mil loĝantoj, 8 - pli ol 100 mil loĝantoj kaj 15 - pli ol 50 mil loĝantoj.

Jen la pli gravaj urboj: Baku (1.757.000), Tbilisi (1.264.000), Erevano (1.215.000), Krasnodar (620.000), Grozno (401.000), Soĉi (337.000), Vladikavkaz (320.000), Stavropol (318.000), Maĥaĉkala (315.000), Ganĝa (232.000), Nalĉik (207.000), Gjumri (206.000), Kutaisi (200.000).

Urboj en Kaŭkazio aperis en diversaj tempoj kaj kondiĉoj. El ekzistantaj urboj la plej antikvaj estas: Erevan (estas konata de 782 jaro a.K. kiel urarta fortikaĵo Erebuni), Kutaisi (estas konata de 6 jc a.K. kiel ĉefurbo de legenda Kolĥetia reĝlando sub la nomo Aia), Vani (malgranda urbo en okcidenta Kartvelio), Dioskuriada (nuntempa Soĥumi), Pasis (nuntempa Poti), Barda (ĉefurbo de Kaŭkaza Albanio) ka. Nordkaŭkaziaj urboj estas sufiĉe junaj — aperis en 17-18 jarcentoj, ekskluzive de kelkaj situantaj ĉe la bordo de la Nigra Maro kaj Kaspio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kaŭkazio estas riĉa je naturaj krudaĵoj: nafto (Baku, Grozno, Majkop), gaso (Krasnodara kaj Stavropola regionoj), fero (Daŝkesan), volframo kaj molibdeno (Tirniauz), zinko kaj plumbo (Sadon), mangano (Ĉiatura). Nun oni efektivigas projektojn por konstruado de petrolo- kaj gasoduktoj de Mezazio kaj Kaŭkazio al Okcidento.

Krasnodara kaj Stavropola regionoj estas ĉefaj produktantoj de greno kaj legomaro, subtropikaj zonoj de Kartvelio kaj Azerbajĝano - de citrusoj, teo kaj vinbero. Armenio specialiĝis pri konstrumaterialoj kaj preciza industrio. Rustavi kaj Sumgajt estas novaj urboj, konstruitaj dum sovetaj tempoj kun industria profilo: metalurgio, kemio. Montaraj regionoj okupiĝas ĝenerale pri brutbredado.

Ĉe la bordoj de Nigra maro situas gravaj havenurboj Batumi, Poti, Novorosijsk, de kie efektivigas ĉefaj komercaj rilatoj kun fremdlandoj. En Kaŭkazio troviĝas multaj naturaj rezervejoj, ankaŭ gravaj kurortzonoj - nordkaŭkaziaj mineralakvoj (Pjatigorsk kaj Kislovodsk), ĉenigramara bordregiono (inter Anapa kaj Batumi) k.a. Ĝi prezentas centron de turismo kaj alpinismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Caucasus03.png

Kaŭkazio ofte figuris en la legendoj de antikva Grekio; Prometeo estis alĉenita al Kaŭkaza monto, kaj Jason kaj liaj Argonaŭtoj serĉis la Oran ŝafofelon ĉe kolĥoj. Persoj, ĥazaroj, araboj, hunoj, mongoloj, turkoj multfoje invadis regionon, kio kaŭzis ĝian etnan, religian kaj lingvan kompleksecon.

Rusoj aperis ĉi tie dum 18-19aj jarcentoj post serio de militoj kun Persio kaj Turkio. La popoloj de Kartvelio kaj Armenio, plejparte kristana, akceptis Rusan hegemonion kiel protekto de Osmana imperio. En Azerbajĝano, Dagestano, kaj la historia regiono de Ĉerkesio, la popolo estis ĝenerale islama. Ili amare batalis kontraŭ rusa penetro kaj estis trankviligitaj nur post la Ŝamila ribelo.

En la Dua mondmilito germanaj militfortoj invadis (julio, 1942) por okupi naftoriĉajn regionojn, sed en januaro de 1943 ili estis forpelitaj de Soveta armeo.

Post la disfalo de Sovetunio, sudkaŭkaziaj nacioj (Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano) sendependiĝis, kio estis komenco de kelkaj perturboj kaj armitaj ribeloj. Kaŭkazio estas vojkruciĝo de geopolitikaj interesoj kaj regiono de nesolvitaj etnokonfliktoj (Ĉeĉenio, Abĥazio, Karabaĥo, Sud-Osetio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Кавказ. Тебердинское озеро.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Kaŭkazio