Fitogeografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La baza donitaĵa elemento de fitogeografio estas specimenaj observoj. Tiuj estas kolektitaj individuaj plantoj kia tiu ĉi struta filiko.

Fitogeografio, plantogeografiogeobotaniko ( greke : phuton = planto, = tero kaj graphein = skribi ), estas branĉo de la biogeografio kiu rilatas al geografia distribuo de la plantospecioj. Fitogeografio koncernas ĉiujn aspektojn de planta disvastiĝo, ekde la kontroloj de la distribuo de individuaj specioj ( kaj malgrandskale kaj grandskale ) ĝis la faktoroj kiuj regas la konsiston de tutaĵoj de plantaj komunumoj kaj flaŭroj.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La bazaj datumaj elementoj de fitogeografio estas trovitaĵoj ( ĉeesto aŭ malĉeesto de specio ) kun funkcipretaj geografiaj unuoj kiaj politikaj unuoj aŭ geografiaj koordinatoj. Tiuj donitaĵoj ofte estas uzataj por projekti fitogeografiajn provincojn kaj elementojn.

La problemaro kaj la aliroj en fitogeografio estas altgrade paralelaj al tiuj en zoogeografio escepte de la fakto ke tiu ĉi temas pri besta distribuo anstataŭ planta distribuo. La termino fitogeografio mem sugestas larĝan signifon. Kiel la termino nuntempe estas uzata de sciencaj praktikuloj estas tiel sciencaj revuoj uzas la terminon. La American Journal of Botany, monata pint-kvalita esplorrevuo, regule publikigas sekcion kun titolo Systematics, Phytogeography, and Evolution. Temoj el tiu ĉi sekcio inkluzivas kladogeografion, distribuon de genetika variado, historian biogeografion, kaj ĝenerale plantospeci-distribuajn modelojn. Biodiverseco estas malpli pritraktata.

Historio[redakti | redakti fonton]

Memportreto far Alexander von Humboldt, el la jaro 1815.

Fitogeografio havas longan historion. Oni konsideras Carl Ludwig Willdenow esti unu el la fundintoj de la fitogeografio. Li ankaŭ estis la mentoro de Alexander von Humboldt, prusa botanikisto ( 14-a de septembro de 17696-a de majo de 1859 ) kiu ofte estas nomata la "patro de fitogeografio". Von Humboldt pledis por kvantitativa aliro al fitogeografio samkiel estas la karakterizaĵo de la nuntempa fitogeografio.

Grandskalaj modeloj de la planta disvastiĝo klare montriĝis frutempe en la studado de fitogeografio. Ekzemple, Alfred Russel Wallace, sam-malkovranto de la principo de natura selektado pridiskutis la specian diversecon kiu pligrandiĝas ekde poluso ĝis ekvatoro. Multe da esplora agado en fitogeografio estas dediĉata al kompreno de tiu modelo kaj al ĝia pli detala priskribo.

Branĉoj de biologio kiuj koncernas fitogeografion[redakti | redakti fonton]

Fitogeografio estas parto de pli ĝenerala scienco konata kiel biogeografio. Fitogeografoj pristudas modelojn kaj procezojn rilate planta disvastiĝo. Plejparto de la ĉefaj problemoj kaj aliroj estas komunaj por fito- kaj por zoogeografoj.

Fitogeografio ofte estas subdividata en du ĉefajn branĉojn : ekologian fitogeografion kaj historian fitogeografion. Tiu ekzamenas la rolon de nuntempaj biotaj kaj abiotaj reciprokaj influoj por influi plantajn disvastiĝojn; tiu ĉi koncernas historian rekonstruadon de la origino, disvastiĝo, kaj formorto de kladoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]