Flaŭro
El Vikipedio
Simpligita skemo de la flaŭro de insulo.
Flaŭro aŭ plantaro estas la tuto de plantoj en certa regiono aŭ epoko respektive la sistema priskribo de ĝia tuto. Ĝi estas listigita en listoj, kiujn oni ankaŭ nomas flaŭro aŭ plantaro kiel katalogo ofte kun rekonŝlosilo. La vorto flaŭro estas dedukita de la latina nomo Flora de la romia diino de floroj kaj juneco. Komplemento de la flaŭro estas la faŭno, la bestaro, nomita laŭ la romia diino Fauna.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |