Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ekologia klasifiko de la tersupraĵoj estas difinata kiel kartografia limigo de malsamaj ekologiaj areoj, identigitaj laŭ iliaj geologio, topografio, grundoj, vegetaĵaro, klimataj cirkonstancoj, sovaĝaj specioj, laŭ iliaj helprimedoj je akvo kaj laŭ iliaj homaj faktoroj.

Pluraj listoj estis prezentataj siatempe, kelkfoje por naturprotektaj aspiroj.

Multaj klopodoj de klasifiko jam estis proponataj, precipe celante la kreadon de sistemoj de la naturprotektado. Parto de la listo prezentata ĉi-sube estas inspirata de la sistemo biogeografia proponita de Miklos Udvardy kadre la UNESKO-programo "Homo kaj biosfero", publikigita en 1975 kaj aktualigita en 1982.

Klasifiko de la ekologiaj unuoj[1][2][redakti | redakti fonton]


Biomedio Ekozono
(EZO)
Ekoprovinco
(EPR)
Ekoregiono
(ERE)
Ekodistrikto
(EDI)
Ekosekcio
(ESC)
Ekoserio
(ESR)
Ekotopo
(ETO)
Ekoelemento
(EEL)
Areo > 62.500 km² 2.500 - 62.500 km² 100 - 2.500 km² 625 - 10.000 ha ha ha ha ha (2500 m²)
Karakterizaĵoj Atmosfero, Geologio Atmosfero, Geologio Geologio, Hidrologioj subtera kaj surtera Geologio, Hidrologioj subtera kaj surtera, Grundo (pedologio) Geologio, Hidrologioj subtera kaj surtera, Grundo, Flaŭro, Faŭno Hidrologioj subtera kaj surtera, Grundo (pedologio), Flaŭro, Faŭno Hidrologio surtera, Grundo (pedologio), Flaŭro, Faŭno Hidrologio surtera, Grundo (pedologio), Flaŭro, Faŭno
Areo biogeografia Biosfero, Biomo Biosfero, Biomo Biomo, Pejzaĝo Biomo, Pejzaĝo, Ekosistemo Biomo, Pejzaĝo, Ekosistemo, Biotopo Pejzaĝo, Ekosistemo, Biotopo, Mikro-biotopo Pejzaĝo, Ekosistemo, Biotopo, Mikro-biotopo Pejzaĝo, Ekosistemo, Biotopo, Mikro-biotopo


La sistemo de klasifiko de la tersupraĵoj povas esti uzata por plani ilian estontan uzadon, same kiel por antaŭvidi ilian konservadon. Estas eble apliki tiun ĉi klasifikon de la tersupraĵoj je diferencaj skaloj laŭ holisma aliro.

Esenca nocio rilate al klasifiko de la tersupraĵoj, estas ke ĉiu el la difinitaj regionoj tia restu dum certa tempo, aŭ almenaŭ, prezentu limitan kaj laŭgradan evolucion prefere al gravan kaj brutalan. Tiu signifas ke la natura sistemo estas en iu ekvilibro, laŭ proceso de homeostato. La mastrumado de teritorioj emas al aranĝado de situacio sufiĉe stabila. Tiu ĉi alvokas ĉu la puran konservadon ĉu almenaŭ la daŭrecon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klijn, F. 1991,pp. 80-90.
  2. Pawlikowski, T. & Pawlikowski, K. 2004: pp. 81-93

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]