Biosfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Biosphere CZCS NDVI.jpg
Biosfero estis la nomo donita post konstruo al la usona pavilono (kreita de R. Buckminster Fuller) sur la insulo Sankta Helena en Montrealo, Kanado por la - internacia ekspozicio de 1967

Biosfero (el la greka: βίος, bíos, vivo kaj σφαίρα, sfaira, globo) estas la tuto de vivoentenaj naturaj medioj, de maraj kaj subteraj ĝis aeraj regionoj.

Difino[redakti | redakti fonton]

Biosfero estas la parto de la plej supra terkrusto, la tersurfaco kaj la atmosfero, sur kaj en kiu vivas organismoj.

Aliflanke ankaŭ la tuto de vivaj organaj substancoj, tio estas mikroorganismoj plantoj, bestoj, inkluzive homoj estas nomata biosfero.

Laŭ la unua difino la biosfero estas zono, al kiu apartenas tri geosferoj: la hidrosfero, la supera parto de la litosfero kaj la malsupera parto de la atmosfero. Anstataŭ la litosfero, oni ofte konsideras la grundon de la kontinentoj, la pedosferon. La dikeco de tiu zono estas relative malalta, kaj oni konsideras ĝin ĉirkaŭ 1000-metra.

Laŭ la dua difino la biosfero estas la biomaso de ĉiuj organismoj. Tio signifas la tutan hidrosferon, la pedosferon kaj la malsuperan parton de la atmosfero.

Konsiderante nur la vivosferon de akvoj, oni parolas pri biosfero, rilate al landvivosfero pri geo-biosfero. Laŭ observa perspektivo oni vidas biosferojn geografaj, laŭ ilia estiĝo aŭ laŭ ilia signifo por iuj organismaroj, kiel ekzemple plantoj aŭ bestoj.

Projektoj[redakti | redakti fonton]

Oni uzas la nomon "biosfero" ankaŭ por diversaj projektoj:

  1. Biosfero 1 korespondas al la tero.
  2. Biosfero 2 estis analoge al biosfero 1 usona eksperimento en Arizono, kiu okazis de 1991 ĝis 1993.
  3. Biosfero 3 estis sovetia eksperimento en Siberio, kiu komenciĝis en 1972.

Biosfero 1, la tero, estas limigita malferma sistemo. Kontraŭe biosferoj 2 kaj 3 estis ne kompletaj, mallongtempaj provoj rekrei tian sistemon de kompleta daŭripova vivospaco en pli malgranda formo. Komputilaj kopioj de bisofero 1 kiel biosferoj modeloj estas la temoj de la esplorado. Laboras pri tiu temo interalie esploristaro de la instituto Max Planck pri biogeokemio en Jena.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Hohl (eld.): Nachschlagewerk Geologie: Die Entwicklungsgeschichte der Erde. Hanau/Main: Verlag Werner Dausien, 1985 - (DDR: Leipzig).
  • A. Kleidon kaj R. D. Lorenz: Non-Equilibrium Thermodynamics and the Production of Entropy, 2004, ISBN 3-540-22495-5.
  • Brian Mason kaj Carleton B. Moor: Grundzüge der Geochemie. Stuttgart: Ferdinand Enke Verlag, 1985.
  • Hans Murawski, Wilhelm Meyer: Geologisches Wörterbuch. Heidelberg: Spektrum, 2004. ISBN 978-3-8274-1445-8
  • Jurij Michailowitsch Lotman: Über die Semiosphäre. Zeitschrift für Semiotik. Band 12. Heft 4., 1990 Seite 287 - 305. Stauffenberg Verlag Tübingen.
  • Guenther Witzany: From Biosphere to Semiosphere to Social Lifeworlds." In: M. Barbieri (Hg). Biosemiotic Research Trends, 2007, New York, pp. 185-213.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]