Principo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Principo (de la latina vorto principium = "komenco, origino") laŭ PIV estas

  1. fundamento, origina elemento kaj fonto (ekzemple "la principo de bono kaj malbono"),
  2. fundamenta veraĵo, sur kiu baziĝas rezonado, scienco, arto kaj simile (ekzemple "la principo [fizika leĝo] de Paskalo", "la principoj de ekonomiko", aŭ frazero citita laŭ L. L. Zamenhofo: "se la kongreso en principo trovus mian ideon esplorinda..."),
  3. ĝenerala regulo, rigardata kiel gvidilo de konduto (ekzemple "resti fidela al siaj principoj", "mia principo estas, ke kviete kaj nerapide estas pli bone" [same citita laŭ L. L. Zamenhofo]).

Baze do temas pri leĝo aŭ regulo super aliaj leĝoj aŭ reguloj. En la klasika senco devige temas pri la plej supera leĝo respektive regulo, sed en la ĉiutaga lingvouzo oni kutime permesas ankaŭ al nur relative superaj leĝoj la statuson de principo.

Principoj divideblas en aksiomajn kaj sistemajn:

  1. Aksiomaj principoj deklaras observon legox aŭ simple baziĝas sur la postulo de leĝo. En tiu-ĉi kazo ekzemple natura leĝo estas deklarita aparte fundamenta kaj metiĝas super aliaj naturaj leĝoj, aŭ certa konduta regulo metiĝas super aliaj kondukaj reguloj, kaj tiel aparte ĝeneraliĝas.
  1. En la kazo de sistemaj principoj, la difino de logika strukturo de sistemo egalas al la fomuligo de ties principo. Sistema principo ekzistas tiam, kiam certa efiko klare baziĝas sur la konstelacio de specifaj faktoroj, kiuj en la sama konstelacio ĉiam kreas la saman efikon. Tipe la principo ne difiniĝas per la sumo de ĉiuj eblaj partoprenaj faktoroj, sed per la kiom eble eta kvanto de faktoroj, kiuj kreas la efikon. Pro la rezulta simpleco la principo transporteblas de apliko en unu al apliko en ankaŭ aliaj sistemoj, kaj ofte troveblas en situacioj tre diversaj. En la praktiko, oni tiam parolas pri principo, kiam oni supozas kiel bazo de certa efiko superan leĝon aŭ klare difineblan superan regulon. Sed ĉar la proceso de ekesto de efiko tamen malpli bone difineblas ol la efiko mem, la principo ofte ricevas sian nomon laŭ la celita efiko kaj ne laŭ la laŭleĝa aŭ laŭregula proceso de ĝia ekesto.
  • En la malformala lingvouzo principo laŭ la tria paĝosupra difino estas ĝenerala kaj fiksa regulo, rigardata kiel gvidilo de konduto. En sociologia vidpunkto, ĝenerale la apliko de tiaj kondukaj principoj konsideriĝas socie bonveniginda. Homon, kiu en situacioj de neceso je flekseba kondutoadapto rigide plubatalas por apliko de la konduta principo, oni tamen malapreze nomas "troprincipemulo". En la socia interago gravas sentema konsideremo, ĝis kiu grado eblas sekvi principojn, aŭ kiam la situacio malplitensiiĝas per permeso de konduto escepta de la principo.
  • Kontraste al la ĝenerala lingvouzo, laŭ kiu principo estas absoluta kaj supera regulo, en juro "principo" pli estas "gvidlinio", do celo kies laŭeble grandparta realigo estas dezirinda. Pro tio juraj principoj/normoj ofte konsideriĝas "postuloj plibonigi certan situacion". Principoj povas esti plenumataj aŭ plenumeblaj laŭ diversaj gradoj, laŭ la faktaj aŭ juraj cirkonstancoj. En tiu jura lingvouzo, principoj ĝuste ne estas reguloj, kiuj kontraste al jura principo ne nur postulus konsideron, sed striktan aplikon: jura regulo aŭ estas aŭ ne estas plenumataj. En kazo de kolizio de du juraj reguloj, la konflikto estu solvata aŭ per la ebleco de unu regulo permesi escepton, aŭ per malvalidigo de unu el la du reguloj. Kontraste en la kazo de la kolizio de du juraj principoj, unu el la principoj – laŭ la konsidero kiu principo pli gravas – devas cedi al la alia principo, sen ke iu el la du principoj malvalidiĝus. La trovita kompromiso inter la du juraj principoj nur validas por la konkreta kazo, sub la momentaj cirkonstancoj, kaj koresponde sub ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj povas aspekti aliel.