Diskuto:Fitogeografio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas ke en la titolo estu uzata la esprimo "plantogeografio", kiu jam nun aperas kiel alternativo artikolkomence. "Fitogeografio" ne estas analizebla kiel kunmetaĵo en Esperanto, kaj sekve estas novradiko. Tamen la radikkomenca "fito-" venas de la greka vorto por planto, kaj do signifas nenion alian ol "planto". Oni do povas sen signifoperdo kaj sen rimarkebla plilongigo de la vorto diri "plantogeografio" anstatau "fitogeografio", kaj tiel eviti la ne-oficialan novradikon "fitogeografio". Ĉu iu kontraŭas titolŝanĝon al "plantogeografio"? Marcos 11:00, 13. Aŭg 2010 (UTC)

Mi tre bedaŭrus ŝanĝon de la titolo. ‘Fito’ kiel vorto uzata en la scienco estas 100% akceptita en Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 339. Neniu bezono de ŝanĝo. Kontraŭe, kiel FAKTERMINO “Fitogeografio” estas kvazaŭ ĝenerale internacie uzata ( vidu sube ). La Internacia Lingvo estu same internacia kiel la aliaj lingvoj, kaj do alloga por la fakuloj tra la mondo. Se oni volas ke Esperanto neniam estos akceptita en la (vera) scienca mondo, oni evitu la plejofte internacie uzataj terminoj, facile troveblaj en vortaroj. Ĉu vorto kiu estas grek-devena estus malpli Esperanta ol vorto kiu estas latin-devena ? Fakte Esperanto ĉiam estas ujo de vortoj el aliaj lingvoj, prefere tiuj vortoj kiuj estas jam la plej internaciaj. Faktermina Esperanto ne servas por la plezuro de la gramatikistoj sed por la fakuloj, por la scienco kaj por ( espereble iam ) vere internacia uzado. --Forstbirdo 21:39, 28 Jan. 2012 (UTC)

cs:Fytogeografie/en:Phytogeography/fi:Kasvimaantiede/fr:Phytogéographie/gl:Fitoxeografía/hr:Fitogeografija/kk:Фитогеография/pl:Fitogeografia/pt:Fitogeografia/sh:Fitogeografija/sr:Фитогеографија/uk:Ботанічна географія