Anatolio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anatolio kiel vidata elkosme. Ĝi troviĝas oriente de Bosporo, inter la Nigra maro kaj la Mediteraneo.

AnatolioAnatolujo (greke ανατολή, turke Anadolu, estas la azia parto de hodiaŭa Turkio, kun sia centro en la malmara anatolia altebenaĵo de Turkio. Pro sia oportuna geografia situo, ĝi ĉiam estis ekonomie kaj kulture prospera regiono. Anatolio estis laŭvice la kerno de la greka kaj kristana bizanca imperio, la turka kaj islama otomana imperio kaj nun la turka kaj moderna nacio Turkio. Historie, la mondparto en la antikva tempo estis nomata Malgrand-Azio, paŭso de la greka Μικρά Ασία kaj la latina Asia Minor): Tamen la helenisme influita Malgrand-Azio akcentis aparte la apudmarajn regionojn de nuna Turkio, dum Anatolio en nuna lingvouzo akcentas precipe la malmaran centran parton de nuntempa Turkio.

Enhavo

[redakti] Historio

La teritorio de Anatolio troviĝas inter la maroj Nigra norde, Marmara kaj Egea okcidente, kaj Mediteraneo sude kaj sudokcidente. Centran parton okupas Anatolia plataĵo, kiu estas barita de Pontika montaro (laŭ la bordregiono de Nigra Maro), Taŭrusa montaro (ĉe la Mediteraneo) kaj Armena Plataĵo (oriente).

Etne, Anatolio antaŭ 3000 jaroj estis plene de hindeŭropaj etnoj, la hititoj kaj trojanoj estinte la plej famaj. Post Aleksandro la Granda, Anatolio grekiĝis kaj poste kristaniĝis, fariĝinte la koro de la bizanca imperio. De 1000 al 1453, la turkoj konkeris Anatolion, kiu turkiĝis kaj islamiĝis kaj fariĝis la koro de la otomana imperio.

De la tempo de Konstantino ĝis la tempo de Kemal Atatürk, Anatolio estis regita de Konstantinopolo.

Romia Imperio.png

[redakti] Anatolio sub Romio

Jen la provincoj de Anatolio sub la Romia Imperio:

Asia - Bithynia et Pontus - Galatia - Lycia et Pamphylia - Pamphylia - Kilikio (Cilicia) - Kapadokio (Cappadocia)

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?doc=Perseus:text:1999.01.0125&query=section%3D%231037
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj