Taŭruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Demirkazik-pinto en regiono Niğde
Karacaören-baraĵlago en la Taŭruso, proksime al Antalya

Taŭruso [1]Toros-montaro (turke Toros Dağları) estas ĉ. 1000 km longa montaro en suda Turkujo, paralele al la la Mediteranea bordo. Ĝin limas okcidente la Eğirdir-lago, oriente la supra fluo de Eŭfrato kaj ĝis Van-lago. Ankaŭ la riveroj Göksu kaj Tigriso fontas en la Taŭruso.

La plej alta montopinto de la meza Toros-montaro estas la Aladah (3756 m), pli larĝe la Erciyes-vulkano (3916 m). En la montaro la kalkŝtono formas karstojn kun akvofaloj, subteraj riveroj kaj plej granda kavernosistemo de Azio.

La deklivojn sub 2500 m kovras pinoj, cedroj, kverkoj, juniperoj. En okcidenta parto de la Taŭruso elformiĝis fermitaj basenoj en alto de 1000 m, kun lagoj.

Ĝia plej kultivebla parto estas la Çukurova-altebenaĵo, dum la marborda parto estas tre mallarĝa kaj estas dividita de alia parto de la lando, tiel ĝi loĝatas nur maldense.

La plej gravaj montaj trapasejoj estas la t.n. Kilikia pordo tra kiu trapasis jam n la antikvo armeoj kaj karavanoj. La Toros-montaron trairas la fervojo inter Kayseri kaj Adana.

Gravaj mineraloj de la montaro estas la ercoj kun arĝento, kupro, fero, zinko, arseno kaj la lignito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro