Göksu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Göksu (Coxon, Kalykadnos, Saleph) estas rivero en suda Turkio tra provincoj Antalya, Konya, Karaman kaj Mersin. Ĝia antikva nomo estis Kalykadnos.

La rivero longas 260 km kaj havas nordan kaj sudan fontoriveron. La norda branĉo nomiĝas Gökçay (Göksu-rivereto), la suda Gökdere (Göksu-rojo). Ambaŭ branĉoj fontas en la Geyik-monto (= Cervo-monto) en la Taŭruso, inter Gündoğmuş kaj Hadım. Ili unuiĝas sude de Mut al Göksu, kiu pli poste alfluas inter Taşucu kaj Silifke la Mediteraneon.

Oni konstruis sur la rivero la Kayraktepe-valbaraĵon.

La imperiestro Frederiko Barbarosa dronis en Göksu en 1190 dum la tria krucmilito, proksime al al urbo Seleucia, kiu rivero nomiĝis tiutempe Saleph kaj apartensi al la alianca armena-kilikia princlando.