Konya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konya [konja] estas urbo en Turkio kun ĉ. 876.000 loĝantoj (2005). Turka nomo estis "Konya" greka nomo "Ikonion" (Ικονιον) kaj romia nomo (latina) "Iconium". (Koordinatoj de la urbo estas 37°52′N 32°31′O  /  37.867°N, 32.517°O / 37.867; 32.517 (Konya)Koordinatoj: 37°52′N 32°31′O  /  37.867°N, 32.517°O / 37.867; 32.517 (Konya))

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en meza parto de Turkio, rande de la centra Anatolia altebenaĵo, en alto de ĉ. 1030 m, sur la malarĝa, produktema Konya-ebenaĵo. Okcidente de la urbo altiĝas la Bozkir-monto, sude la Toros-montaro ĉirkaŭas la urbon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konya estas unu el la plej malnove loĝataj lokoj de la mondo. Oni faris fosadojn sur la centre cituanta Alâeddin-monto, kio pruvis loĝadon de homoj jam en la 3-a jarmilo a.K. Laŭ Figia legendo, la unua urbo konstruita post la granda diluvo, estis Konya.

Post kolapso de la Hetita Imperio, la frigoj kaj la grekoj fondis tie setlejon, kiu ekde la 3-a jarcento daŭre heleniĝis kaj iĝis autonoma grek-lingva, kultura urbo.

La urbo iĝis ekde 25 a.K. parto de la romia provinco Galatia, en 130 p.K. akiris kolonian rango de imperiestro Hadrianus, en ĉ. 372 iĝis centro de la regiono Lycaonia.

La lokon vizitis apostolo Paŭlo en 47 aŭ 48 (p.K.), 50 kaj 53.

La urbon atakis araboj en la 7-9-aj jarcentoj, okupis selĝuk-turkoj en 1072 (aŭ 1081) kaj ĝi iĝis baldaŭ ĉefurbo de la ruma selĝuka sultaneco. Tiam la urbo ricevis la hodiaŭan nomon kaj tiam ĝi travivis oran epokon.

Oni konstruis tie en 1258 la Ince-minaron, religian Altlernejon (nun Selĝuka Muzeo); riĉe ornamitan Karatay-madrason (1251) (nun Ceramikaĵa Muzeo); la Sirçali-medreson (1242) (nun estas muzeo de selĝukaj kaj osmanaj antikvaĵoj). La palaco de la sultanoj staras sur la akropolis-monto.

En la urbo estas la tombo de Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi. La monaĥejo de Rumi (tekke) entenas multajn konstruaĵojn, inter ili lian maŭzoleon. Ĝi situas ude de la urbo kaj ekde 1917 funkcias kiel islama muzeo.

Post subeniro de la selĝukoj, Konya iĝis posedaĵo de la mongola dinastio de Il-kanoj, poste tiu de la Karamana turkmena imperio. La areon kun la urbo konkeris en ĉ. 1467 la Osmana Imperio. Dum la osmana epoko, la urbo ne progresis, ĝia reviviĝo okazis post 1896, ĉefe pro konstruo de la bagdada fervojo, trairinta la urbon.

Oni establis akvumajn sistemojn sur la ĉirkaŭaj ebenaĵoj, kiu helpis la agrikulturon. Ĝis 1923, Konya estis la plej grava urbo de Meza Anatolio (poste Ankara iĝis la ĉefurbo). En la poste tempo, elvoviĝis la industrio en la urbo.

Oni trakonstruis sudokcidentan parton de la urbo kaj hodiaŭ larĝa avenuo kondukas tra la okcidentaj antaŭurboj al la fervoja stacio. Oriente de la Akropoliso restis la malnova urboparto.

Ekonomio, kulturo, turismo[redakti | redakti fonton]

Gravaj ekonomiaj branĉoj de la urbo estas la muelejoj, sukerfabriko kaj tapiŝ-fabrikoj. Oni minas baŭksiton en la ĉirkaŭo kaj ekde 1970 prilaboras en la tiam konstruita aluminia kombinato. Oni minas ankaŭ plumbon en la ĉirklaŭo..

La akvuma sistemo sur ebenaĵoj ĉe pidedo de la Taŭruso certigas kultivadon de tritiko kaj kotono. Norde de la urbo, sur anatoliaj stepoj, oni paŝtadas ŝafojn.

En la urbo funcias insruist-eduka altlernejo, Islama Instituto Yüksek (fondita en 1962), la Selĝuka Universitato (fondita en 1975).


La urbo estas ŝatata por muslimaj pilgrimeantoj, kiuj vizitas memorlokojn de la dervisoj. En la urbo troviĝas prapreĝejo de la kristanoj kaj multaj tombomemoraĵoj en la ĉirkaŭo.