Ŝjiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝjiano estas milionurbo en Ĉinio, kie estas provinca ĉefurbo de Ŝenŝjio.

Granda pagodo en Ŝjiano

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝjiano estis la ĉefurbo de Ĉinio dum la tempo de la dinastioj de Zhou, Qin, Han, Sui kaj Tang. Ĝi estis unu de la finaj punktoj de la silka vojo.

En la jaro 1046 a.K. dum la dinastio Okcidenta Zhou, kiu estis la unua tutlanda reĝimo en ĉina historio, Ŝjiano estis nomita Fenghao (ĉine 丰镐|豐鎬), kiu estis kunigita nomo de du ĉefurboj Fengjing (丰京|豐京) kaj Haojing (镐京|鎬京) fonditaj de Reĝo Wen kaj Reĝo Wu respektive. En la komenca jaro de la dinastio Okcidenta Han (la jaro 206 a.K.), Imperiestro Liu Bang elektis Ŝjianon kiel ĉefurbon, kaj nomis ĝin Chang'an (长安|長安), kiu signifis "longan pacon". Ekde tiam ĝis la fina jaro de la dinastio Tang (la jaro 907), Ŝjiano sub la nomo Chang'an estis ĉefurbo de dektri dinastioj por pli ol 1100 jaroj. En la printempo de la jaro 1369, kiu estis la dua jaro post la fondiĝo de la dinastio Ming, generalo Xu Da de imperiestro Zhu Yuanzhang kaptis la urbon, kaj ŝanĝis ĝian nomon al Xi'an (西安, esperante Ŝjiano), kiu signifis "pacon en okcidento", kaj edke tiam, oni uzis la nomon ĝis nun.[1]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ŝjiano havas la faman armeon el 7 000 terakotaj militistoj en natura grandeco, el la 3-a jarcento antaŭ Kristo.

Ankaŭ tie troviĝas aliaj ne famaj turismaj aferoj kiel urba murego, 14 km longa, kun superrigardo sur la urbo; eblas biciklado laŭ la muro kaj budhisma pagodo Da Yan Ta.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Ŝjiano estas kontinenta, iomete musono influas. La someroj estas varmegaj, la vintroj estas malvarmaj kaj sekaj. Plej ofte de aŭgusto ĝis novembro pluvas (vintre malofte neĝas) resume 550 mm. Printempe polvo- kaj sableroŝtormoj okazadas. La averaĝa temperaturo estas 14 °C, somere 27 °C, vintre proksimume frostopunkto.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]