Ĉinĝu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Ĉinĝu
Ĉinĝu
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 660-003 - 660-998
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 337 230  (2010) [+]
Loĝdenso 473 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 12′ N, 128° 5′ O (mapo)35.192777777778128.08472222222Koordinatoj: 35° 12′ N, 128° 5′ O (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Areo 712,63 km² (71 263 ha) [+]
Ĉinĝu (Suda Koreio)
Ĉinĝu (Suda Koreio)
DEC
Ĉinĝu
Ĉinĝu
Situo de Ĉinĝu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jinju [+]
vdr

Ĉinĝu (koree 진주시, laŭ ĉinaj literoj 晉州市) estas universitata urbego en Sud-Koreio.

Pordego de fortikaĵo en Ĉinĝu

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵmuro laŭ la rivero en Ĉinĝu

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉinĝu situas en suda parto de la lando laŭ rivero. La distanco estas inter Ĉinĝu kaj la ĉefurbo Seulo 284 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

De la malnovaj tempoj Ĉinĝu estis ŝprucfonto de la nacia kulturo kaj spirito. La unua mencio okazis en 475. Ekde tiam diversajn nomojn havis la teritorio. Ĉinĝu estis loko de ambaŭ sieĝoj fare de la japanaj trupoj. Inter 1896 kaj 1925 Ĉinĝu estis provinca ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekde la antikvaj tempoj silko estis prilaborita en tiu teritorio. Ĉinĝu estis nomita kiel unu el pluraj "entreprenurboj" fare de la sudkorea registaro. La registaro apogis Ĉinĝu kiel centro de bio-industrio ekde 2000. Ekzistas 618 industrifirmaoj (la nombro da dungitoj: 11,806), 1 loka industria komplekso kaj 4 kamparaj industriaj kompleksoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ĉinĝu pluvas (aŭ neĝas) jare po 1513 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-septembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 13 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉinĝu havas 2 pasaĝerajn stacidomojn. La vojaj kontaktoj estas bonaj.

Festivalo de Ĉinĝu

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • fortikaĵo, origine konstruita antaŭ la 11-a jarcento
  • Nacia kaj Prahistoria Muzeoj
  • pluraj budhismaj temploj
  • ŝtona statuo de Budho
  • ĉiujara lanternofesto
  • urba parko

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]