Silko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hui Tsung 001.jpg

Silko estas la delikata kaj brila proteinfadeno de la raŭpo de bombikso (Bombyx mori) aŭ de aliaj animaloj. La raŭposilko estiĝas el la teksoglanda sekrecio de la bombiksa raŭpo. La raŭpo (silkoraŭpo) teksas kotonon, en kiu ĝi pupiĝas. La kokono konsistas el silkfadeno kaj gluaĵo. Oni mortigas la kokonan pupon kaj la silkfadenon elbobenigas (unu kokono donas ĉ. 500 m). Oni unuigas fadenon de 3-8 kokonoj, tiu nomiĝas kruda silko.

Krom la hejmigita bombikso ankaŭ aliaj papilioj (Bombycidae) produktas konvenajn kokonfadenojn. Oni nomas tiujn silkojn sovaĝa silko.

La konkosilko estas produktita far kelkaj maraj konkospecioj el sekrecio de la bisus-glando. La aranea silko produktiĝas el la teksoglanda sekrecio de la araneoj. Ili ne estas produkteblaj grandamase.

La bazmaterialo de silko estas la fibrino kaj la gluaĵo sericino, kiu kungluas la du fadenojn de la silkofadeno.

La sekreton de la silko protektis la ĉinoj ĝis 200 a.K., poste la produktado disvastiĝis en Japanio, pli poste en Sud-Eŭropo.


Vidu ankaŭ [redakti]


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.agri-history.net/scholars/weisi/weisi15.htm
Ekstera ligilo    http://www.islamonline.net/fatwa/english/FatwaDisplay.asp?hFatwaID=61261
Ekstera ligilo    http://depts.washington.edu/uwch/silkroad/texts/hhshu/hou_han_shu.html
Ekstera ligilo    http://depts.washington.edu/uwch/silkroad/texts/weilue/weilue.html