Dinastio Qin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 BCE–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Xin-dinastio
  Orienta Han
Tri Regnoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin 16 Regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti


En 221 antaǔ la Kristo, post pli ol dumiljara sklava socio, naskiĝis la dinastio Qin - la unua unueca feǔda dinastio kun centralizita potenco en la historio de Ĉinio. Ĝi sekvis la Dinastion Zhou, kaj ĝin sekvis la Dinastio Han.

La naskiĝo de la dinastio Qin havis ekstreme gravan signifon por la ĉina historio. De 225 ĝis 222 antaǔ la Kritsto estis periodo de Militantaj Regnoj en la ĉina historio kaj ankaǔ la lasta periodo de la ĉina sklava socio. Tiam ekzistis multaj regnoj kaj post ilia reciproka aneksado fine restis nur 7 pli grandaj regnoj, nome, Qin, Qi, Chu, Wei, Yan, Han kaj Zhao. Inter la sep dinastioj, la ŝtatforto de Qin en la nordokcidenta Ĉinio rapide potenciĝis pro pli frua praktikado de milita kaj agrikultura reformado. En 247 antaǔ la Kristo, estante nur 13-jara Ying Zheng heredis la reĝ-postenon de Qin kaj en la aĝo de 22 jaroj, li komencis efektivigi grandiozan unuigan strategion kaj aneksis la aliajn ses regnojn. Li vaste varbis talentulojn, enoficigante ilin ĉiujn sur gravajn postenojn. Ekzemple, li enoficigis spionon de Han-regno Zheng Guoxing en la gravan postenon en konstruado de ‘Zhengguo-kanalo’ kaj dank’ al la kanalo, pli ol 40mil hektaroj da alkalaj kampoj fariĝis fekunda kaj riĉrikoltaj agroj malgraǔ trosekeco kaj inundo kaj tio metis solidan materian bazon por unuigo de Ĉinio fare de Qin.

En malpli ol 10 jaroj de 230 ĝis 221 antaǔ la Kristo, sinsekve elimininte la ses regnojn, Han, Zhao, Wei, Yan, Chu kaj Qi, Ying Zheng plenumis la grandan aferon de unuigo de Ĉinio. Tiam finiĝis en la ĉina historio la splitiga situacio kaj aperis unueca aǔtokratisma Qin-dinastio kun centralizita potenco.

Ying Zheng fariĝis la unua imperiestro en la ĉina historio, nome Shihuangdi. La unuigo de Ĉinio fare de Qin havis ekstreme grandajn kontribuon kaj signifon en la ĉina historio. Unue, politike la unua imperiestro abolis nobeligan sistemon, praktikis distriktodividan sistemon de supergubernio kaj gubernio, dividante la tutan landon en 36 superguberniojn, sub kiuj estis instalitaj gubernioj; ĉiuj oficistoj centraj kaj lokaj estis elektitaj, en- kaj el-oficigitaj persone de la imperiestro mem kaj iliaj postenoj ne estis heredataj. La distriktodivida sistemo de Qin-dinastio poste fariĝis fiksa sistemo de pli ol 2 000 jaroj de la ĉina feǔda historio. Nun en Ĉinio, nomo de multaj gubernioj estas decidita en Qin-dinastio antaǔ pli ol dumil jaroj. Unuigo de ideogramoj estas alia grava kontribuo de Qin-dinastio.

Antaǔ Qin-dinastio, ĉiuj regnoj havis siajn proprajn ideogramojn, kiuj kvankam venis de la sama fonto kaj malgrande diferencis en skribado, tamen ankoraǔ kaǔzis maloportunojn en kulturaj komuniko kaj interfluo. Depost la unuiĝo de Ĉinio, oni difinis, ke la malgrandaj sigelstilaj ideogramoj de Qin estu ĝenerale uzataj tra la tuta lando kaj post tiam la evoluado de ĉinaj ideogramoj estis laǔregula. Tio posedis netakseblan signifon por la formiĝo de la ĉina historio kaj heredo de ties kulturo. Kaj cetere, la unua imperiestro unnuigis ankaǔ la sistemon de mezurado kaj pesado. Antaǔe, same kiel la ideogramoj, la unuoj de mezuroj kaj pezoj de diversaj regnoj estis diferencaj kaj kompreneble tio malhelpis la disvolvon de la ekonomio. Adaptiĝinte kun tio, la unua imperiestro unuigis monon kaj leĝon kaj tio kreis kondiĉojn por la ekonomia disvolvo de la tuta lando kaj ankaǔ ege fortigis la pozicion de centralizita potenco de la dinastio.

Por fortigi tiranan regadon en ideologio, en 213 antaǔ la Kristo, la unua imperiestro ordonis bruligi ĉiujn historiajn kronikojn, konfuzianismajn klasikaĵojn de aliaj regnoj, ekskluzive de la “Historia Kroniko de Qin-regno” kaj eĉ mortigis la sekretajn konservantojn kaj propagandantojn de tiuj klasikaĵoj. Samtempe kun tio, por eviti invadon de nordaj naciminoritatoj, li ordonis ripari la dekmil-lian Grandan Muron, kunligi ĝiajn sektorojn, konstruitajn de Qin, Zhao, Yan kaj aliaj regnoj, okcidente ĝis dezerto kaj oriente ĝis maro.

La unua imperiestro grandskale disvolvis civilan inĝenieradon, mibilizis pli ol 700 milojn da kamparanoj-laboristoj kaj asignis grandan sumon da mono por konstrui Lishan-maǔzoleon. La maǔzoleo Lishan kaj la Muzeo de terakotaj soldatoj kaj ĉevaloj de Qin-dinastio nun estas mondaj heredaĵoj.

Unuiginte Ĉinion, la unua imperiestro finis en la ĉina historio longtempe splitigan situacion, starigis potencan multnaciecan imperion Qin kun han-nacieco kiel la ĉefa kaj malfermis novan ĉapitron de la ĉina historio.