Dinastio Han

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 BCE–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Xin-dinastio
  Orienta Han
Tri Regnoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin 16 Regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti


Han, ĉine: 漢朝, simpligita : 汉朝, pinyin: Hàncháo, estas ĉina dinastio, kiu daŭris de -202 ĝis 220). Ĝi estis kaj restas grava al la ĉinoj, kiuj de tiu tempo ĝis nun nomigas sin "filoj de Han" aŭ mallonge Han. En la nuna Ĉinio oni nomas "ĉinoj" ĉiujn loĝantoj kaj "han" la gente ĉinajn.
La plej glora inter la Han imperiestroj estis Wu Di

Frua Han-dinastio[redakti | redakti fonton]

Teritorio de la dinastio Han kaj eksteraj rilatoj ĉirkaŭ la jaro 0

Komenco[redakti | redakti fonton]

La falo de la antaŭa dinastio Qin okazis per pluraj samtempas kamparanaj ribeloj kontraŭ la fortega subpremo. Elirpunkto estis ordono mortigi 900 laboristojn, kiuj pro pluvegoj alvenis tro malfrue por labori ĉe la Granda Muro. Tiuj viroj ribelis kaj kunigis ene de nur kelkaj tagoj armeon de laŭdire 300.000 viroj.

Inter la ribelestroj sukcesis en la rolo de ĉefo la oficisto Liu Bang. Lia kontraŭulo ĉe la imperiestra flanko estis la nobelo Xiang Yu el Chu (-232 ĝis –202), kontraŭ kiu li batalis ekde 206 a.K. kaj fine venkis lin. Kiam falis Xiang Yu, Liu Bang iĝis imperiestro. Li daŭre uzis la adminstracian organizon de la dinastio Qin kaj konservis la plej multajn leĝojn kaj ordonojn, eĉ tiun, kiu malpermesis librojn.

La loĝantaro estis klasigita laŭ 24 rangoŝtupoj (jue). Kontraŭ apartaj servoj (milito, impoŝto, koruptado) oni povis atingi pli altan rangon, sed ankaŭ pli malatan kiel puno. Oni devis laboron, militservon kaj kapimpoŝton al la ŝtato. Okazis transloĝado de popoloj por defendi la landlimon, kulturi la grundon kaj maldensigi tro priloĝatan regionojn.

La administracia organizo estis kiel antaŭe trionita: civilaj aferoj, militistaj aferoj kaj inspektado/kontrolo. Tio validis kaj por la ĉefurbo Chang'an, kaj por la provinco.

En la epoko de la dinastioj Qin kaj Han la feŭda sistemo estis neniigita en Ĉinujo. La imperio estis tute centrigita, erigita en provincojn kaj administrata de oficistaro. Ribelo kontraŭ tio, la ribelo de la sep reĝlandoj, tio estas de iamaj feŭduloj, estis neniigita en la jaro -154.

Kultura kaj ekonomia ekspansio[redakti | redakti fonton]

Bronza monero el la frua dinastio Han

La dinastio Han reprezentis ankaŭ kulturan kaj ekonomian floradon. La instruoj de Konfuceo estis ŝtate agnoskitaj, kvankam ankoraŭ regis daoismo. Krome alvenis la hinddevena budhismo en Ĉinujon. Ĉirkaŭ -65 oni provis kun rimarkindaj partaj sukcesoj restarigi la en -213 bruligitan kaj perditan literaturon. Ankaŭ ĝardenarto evoluegis.

Ekonomio floris pro la kreskeganta komerco pri silko, lakaĵoj kaj jado, kaj multego de inventaĵoj: ŝtalproduktado, rudro (2-a jarcento), mankranko, Vernierlongmezurilo (bronza modelo el la jaro 9), ĉarumo, ĉenpumpilo (plej frua ĉina mencio ĉe la filozofo Wang Chong ĉirkaŭ la jaro 80), pendoponto, borilo laŭ Sole (tomboreliefo, 1-a jarcento), grenpurigilo, semilo, papero (la plej malnova trovaĵo datiĝas el la epoko de la imperiestro Wus), sismoskopo kaj aliaj.

Multaj el tiuj inventaĵoj estis jam antaŭe konataj de la antikvaj grekoj kaj romianoj, temas do eble pri samtempaj paralelaj inventaĵoj.

La gravaj ekonomiaj branĉoj de fero kaj salo estis dum almenaŭ jarcento ŝtata monopolo (ekde -117). sed ekzistis ankaŭ privataj entreprenoj de riĉaj komercistaj familioj, ekzemple ĉe la grava silkoproduktado. Ĉinaj oficistoj provis pligrandigi agrikulturajn areojn, pli intense kulturigi ilin kaj konvinki nomadajn tribojn ĉe la landlimoj setli.

La kreskanta ekonomia potenco de Ĉinujo sub la dinastio Han kaj ĝia politika militista ekspansio favoris la komercon inter Ĉinujo kaj aliaj regionoj de Azio.

Regantoj de la dinastio Han[redakti | redakti fonton]

N.B. : la ĉinaj nomoj skribitas laŭ la literumado "pinyin", por vidi kiel prononci ilin vidu: Hanyu Pinyin)

N.B. : Por la nomoj de Han regantoj la ĉinaj metas : "Han" + postmorta nomo + "di", ekzemple la lastan imperiestron Xian oni nomu Han Xian Di; tio ne validas por Liu Gong, Liu Hong, Liu He, Liu Ying, Liu Yi and Liu Bian. Por le ĉinaj familia nomo kaj persona, aŭ donita nomo, vidu en Ĉinaj personaj nomoj.

Postmortaj nomoj Familia nomo kaj Persona nomo reĝaddatoj
Dinastio okcidentaj Han-oj 206 a.K. 9 p.K., 23-25
Gao (高 py. gāo) Liu Bang (劉邦 py. liú bāng) ankaŭ konata en Okcidente kiel Li-Pang -206 -195
Hui (惠 py. hùi) Liu Ying (劉盈 py. liú yíng) -195 -188
Vidvinimperiestrino Lü (呂太后 py. Lü Taihou) Lü Zhi (呂雉) -188 -180
Shao (少 py. shao4) Liu Gong (劉恭 py. liú gōng) -188 -184
Shao (少 py. shao4) Liu Hong (劉弘 py. liú hóng) -184 -180
Wen (文 py. wén) Liu Heng (劉恆 py. liú héng) -180 -157
Jing (景 py. jĭng) Liu Qi (劉啟 py. liú qĭ) -157 -141
Wu (武 py. wŭ) okcidente konata kiel Wu Di Liu Che (劉徹 py. liú chè) -141 -87
Zhao (昭 py. zhāo) Liu Fuling (劉弗陵 py. liú fúlíng) -87 -74
Reĝo de Changyi (昌邑王 py. chāng yí wáng) Liu He (劉賀 py. liú hè) -74
Xuan (宣 py. xūan) Liu Xun (劉詢 py. liú xún)
or Liu Bingyi (劉病已 py. liú bìngyĭ)
-74 -49
Yuan (元 py. yúan) Liu Shi (劉奭 py. liú shì) -49 -33
Cheng (成 py. chéng) Liu Ao (劉驁 py. liú áo) -33--7
Ai (哀 py. āi) Liu Xin (劉欣 py. liú xīn) -7 -1
Ping (平 py. píng) Liu Kan (劉衎 py. liú kàn) -1 6
Ru Zi (孺子 py. rú zi) Liu Ying (劉嬰 py. liú yīng) 6 9
Dinastio Xin (9-23)
pluiro de Dinastio Han
Gengshi (更始 py. gèng shĭ) Liu Xuan (劉玄 py. liú xúan) 23 25
Dinastio orientaj Han-oj de 25 ĝis 220
Guangwu (光武 py. gūang wŭ) Liu Xiu (劉秀 py. liú xìu) 25 57
Ming (明 py. míng) Liu Zhuang (劉莊 py. liú zhūang) 57 75
Zhang (章 py. zhāng) Liu Da (劉炟 py. liú dá) 75 88
He (和 py. hé) Liu Zhao (劉肇 py. liú zhào) 88 106
Shang (殤 py. shāng) Liu Long (劉隆 py. liú lóng) 106
An (安 py. ān) Liu Hu (劉祜 py. liú hù) 106 125
Shaodi (少帝 py. shào dì Markizo de Beixiang (北鄉侯 py. bĕi xīang hóu) Liu Yi (劉懿 py. liú yì) 125
Shun (順 py. shùn) Liu Bao (劉保 py. liú báo) 125 144
Chong (冲 py. chōng) Liu Bing (劉炳 py. liú bĭng) 144 145
Zhi (質 py. zhí) Liu Zuan (劉纘 py. liú zŭan) 145 146
Huan (桓 py. húan) Liu Zhi (劉志 py. liú zhĭ) 146 168
Ling (靈 py. líng) Liu Hong (劉宏 py. liú hóng) 168 189
Shao Di (少帝 py. shào dì) Reĝo de Hongnong (弘農王 py. hóng nóng wáng) Liu Bian (劉辯 py. liú bìan) 189
Han Xian Di(獻 py. xìan) Liu Xie (劉協 py. liú xíe) 189 220

vidu ankaŭ: