Flava Rivero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Huanghemap.png

La Flava Rivero (Pinjino: Huáng Hé, ĉine: 黄河), nomata ankaŭ Huangho, estas rivero en norda Ĉinio.

Post Jangzio (Blua Rivero) estas la dua plej longa rivero de Ĉinio. Ĝia longo estas 5.464 km kun akvokolekta areo de 752.443 km².

Fonto[redakti | redakti fonton]

La rivero fontas sur la Tibeta Altebenaĵo, ĉirkaŭ 200 km (? malĝusta informo) norde (norde de kio?) meze de aerlinio inter Lhasa kaj Xining. Tie situas la montaro Kunlun (ankaŭ Kunlun ShanKuenlun) ĉirkaŭ 450 km oriente de la fonta areo de Jangzio, okcidente de du lagoj (Ngoring Tsho kaj Kyaring Tsho) kaj nordokcidente de Stela maro (?) (Singsuhai) – roka-stepa areo.

Riverfluo[redakti | redakti fonton]

La Flava Rivero trafluas de la fonto ĝis la du menciitaj lagoj, poste ĝi fluas ĉefe orienten sub la nomo ’’Ma Chhu’’ en zigzago tra forte tordita altmontara valo kun multnombraj ravinoj ĝis Lanzhou (ankaŭ Lanĉou). Tie ĝi kurbiĝas al nordoriento, krucas la Ĉinan Muregon kaj fluas plu tra la Ĉina Altebenaĵo. Tie ĝi ĉirkaŭfluas “Ordos“ en Interna Mongolio (areo, apartenanta al Chinio) kun granda kurbo kaj denove krucas sude la Grandan Muron, kie Fenho alfluas. Poste la rivero trafas en grandan baraĵlagon, en kiun ankaŭ la Wei-he alfluas. Ĉe la lago la la rivero havas la angulon de 90° kaj plufluas al orienten kaj trafluas la provincon Shaanxi kaj forlasas ravinriĉan montaron kaj atingas leŭsan ebenaĵon. Ĉirkaŭ 45 km post la urbo Kaifeng (aŭ Khaifung) la fluo turniĝas nordorienten kaj trafluas malaltebenaĵon kaj ĉirkaŭ 500 km post Kaifeng atingas la Flava Rivero inter Tianjin kaj la duoninsulo Shandong la golfon de Peĉili (ankaŭ ĉiliBohai), parton de Flava Maro.

Sedimentoj, baraĵlagoj kaj aluvioj (riveraj alportaĵoj)[redakti | redakti fonton]

La flava rivero kunportas multan leŭson, kion bonvenigas la agrikulturo, sed la erozio kaj sedimentiĝo kaŭzas damaĝojn. La leŭsa koloro donis la nomon de la rivero. La Flava rivero havas surmonde inter la grandaj riveroj la plej grandan ŝvebaĵo-kunportan kapablon (averaĝa sedimenta livero: 35 kg/m³). Tio kaŭzas la malfaciligon de la ŝiptrafiko ĉe malaltebenaĵoj; la baraĵlagoj havas mallongan vivdaŭron pro la aluviiĝo, kio plenigas ilin.

Sur la Nord-Ĉinia Altebenaĵo, la fluejo de la rivero jam pli altas ol la ebenaĵo pro la sedimentiĝo. La sekvoj estas la ĉiujare aperintaj grandaj inundaj katastrofoj kaj la oftaj translokiĝoj de la fluejoj. Malnovaj mapoj pruvas, ke la rivero ŝanĝis ekde 602 a.K. jam naŭfoje la maralfluon. La lasta granda translokiĝo okazis en 1855. Poste oni konstruis digojn por eviti la ofte aperantajn altakvojn. Ekde tiam la Flava rivero fluas inter 10 m altaj digoj en fluejo, kiu altas ĉirkaŭ 5 metrojn super la nivelo de la ĉirkaŭa ebeno, tiel barante alflui la alfluantojn. Tiuj digoj ne estis sukcesaj, ĉar la „subjugita“ rivero serĉas ĉiam denove sian vojon kaj ofte superfluas eĉ la digojn.

La forta sedimentiĝo kaŭzis la teropligrandiĝon ĉe la riverbuŝo. Nuntempe atingas la maron nur ĉirkaŭ 30% de la rivera akvokvanto pro la forta elprenoj por akvumado, trinkakvo, industrio. Tio kaŭzas la elsekiĝon dum duonjaro ĉe la riverbuŝa regiono kaj la malaltiĝon de la grundakva nivelo.

La rivero estas interligita per la Imperiestra kanalo al Jangzio.

Antikvaj pramejoj ĉe la rivero[redakti | redakti fonton]

Kolektinte akvon el malgrandaj fluoj sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, la Flava Rivero fariĝis sufiĉe larĝa antaŭ la Silka Vojo. En la antikveco, kiam komercistoj venkis ĉiujn malfacilojn kaj atingis la Flavan Riveron, ili certe stuporigis de la vidajo antaŭ la okuloj. La Flava Rivero kun akvo brue plaŭdanta kontraŭ la bordai krutajoj baris la vojon al la vojagantoj.

Por transiri la riveron oni konstruis sennombrajn pramejojn ĉe la Flava Rivero en la antikveco. Multaj turistoj, interesataj de la Silka Vojo, kun granda scivolemo serĉis ilin. Estas noto, ke en Gansu-provinco estis la pramejoj Jinchengjin (GinCenggin), Jincheng (GinCeng), Linjin (Lingin) kaj aliaj. Tamen, ĉiuj antikvaj pramejoj malaperis en la historio.

Jam en la Okcidenta Handinastio (206 a.K. - 25 p.K.) ekfunkciis la pramejo Jincheng. En 81 a.K. la kortego de la dinastio starigis la prefektujon Jincheng en la nuna Xigu(Ŝjigu)distrikto de Lanzhou kaj la pramejo trovigis ĉe la bordo de la Flava Rivero. En 50 a.K. ĉirkaŭ dekmilo da militistoj-rajdistoj de la dinastio transiris la riveron tie. Nun la pramejo estas anstataŭigita per pontoj ŝoseaj kaj fervoja super la rivero.

Jinchengjin situis proksime de la nuna Fervoja Ponto super la Flava Rivero en Lanzhou. Jam antaŭ 1 400 jaroj tie troviĝis pramejo. La prefektujo eknomigis Lanzhou en la 7-a jarcento kaj sekve de tio, la pramejo Jinchengjin farigis aparte grava por iri al la okcident-aziaj landoj de la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero. Multaj gravaj diplomatoj, bonzoj, komercistoj kaj turistoj kaj regantoj de la okcidentaziaj landoj transiris la riveron per la pramejo por iri al la ĉefurbo de Ĉinio aŭ al la okcidentaziaj landoj. Antaŭ la finkonstruigo de la Fervoja Ponto super la Flava Rivero ĝi estis grava pramejo ĉe la Silka Vojo.

En Gansu-provinco estis alia fama pramejo Linjin. Gi estis superakvita en 1969 pro ekfunkciado de akvokonservejoj. Nun tie videblas la sola malgranda monto ĉe la antikva pramejo.

Pontoj super la Flava Rivero[redakti | redakti fonton]

20060422094342.jpg

En longa tempo oni transiris la riveron ĉefe per lignaj boatoj kaj sxxafledaj flosoj. Nur meze de la 12-a jarcento konstruigis la plej frua flosponto super la rivero proksime de Jinchengjin, tio estas la ponto Zhenyuan (Ĝenjŭan). Oni starigis 4 gigantajn ferajn fostojn ambaŭborde de la rivero, al kiuj ligigis 6 dikaj kabloj, ĉiu 400 m longa, paralele enakvigis 24 gipojn kunligitajn per ŝnurego kaj fiksis ilin al la kabloj. Sur la ŝipoj oni sternis tabulojn. La flosponto estis malkonstruita ĉiujare antaŭ la inunda sezono kaj rivera glaciigo. Rezulte de tio, oni povis uzi la ponton nur kelkajn monatojn ĉiujare. Tamen tia ponto funkciis 530 jarojn.

Super la Flava Rivero aperis fera ponto en la komenco de la 18-a jarcento. Tiam la registaro de Qing-dinastio asignis 366 milojn da taleoj da argento kaj konstruigis en pli ol 3 jaroj feran ponton en la loko de la antikva ponto Zhenyuan. La fera ponto Barajo de Liujiaxia-akvokonservejo longis 250 m kaj largis 8 m. Kun planko el dikaj feraj platoj gi estas 5-spana kaj 4-piliera kaj povas elteni argon de 8 tunoj. Oni nomas gin la Unua Ponto super la Flava Rivero.

En la 1950-aj jaroj oni faris riparadon al la ponto, plugis ĝiajn arkajn ŝtalajn subtenilojn kaj asfaltis gin. Poste, la magistrato konstruigis ŝosean ponton proksime de gi. Post tio la fera ponto, ŝajnas, funkcias ne plu kiel trafikilo, sed ĉefe kiel historia objekto. Oni diris, ke nun super la Flava Rivero estas entute pli ol 60 goseaj kaj fervojaj pontoj. Sole en Lanzhou estas 17 tiuspecaj pontoj.

Ŝafleda floso[redakti | redakti fonton]

Ŝafleda floso iam funkciis kiel ĉefa veturilo por transiri la Flavan Riveron. Tamen, post apero de ponto super la rivero la ŝafledaj flosoj rolis ne tiel grave kiel antaŭe. Nun nur en la turismaj lokoj en la supra baseno de la rivero oni povas vidi ŝafledajn flosojn, kiuj servas speciale por distrigo de la turistoj.

Por fari ŝafledan floson oni devas per ŝnuro ligi la preparitajn ŝafledajn sakojn al ligna framo. Granda floso konsistas maksimume el 600 tiaj sakoj kaj la maigranda el dekkelkaj. Granda ŝafleda floso, samkiel granda ŝipo, povas, transporti ĉiufoje ĉirkaŭ 30 tunojn da varoj je rapido de pli ol 200 km tage, kelkoble pli ol kamela karavano. Multaj lokaj produktaĵoj de Lanzhou siatempe transportigis tiamaniere al la malsupra baseno de la Flava Rivero.

La akvoelektrejo Liujiaxia[redakti | redakti fonton]

Liujiaxia (Liŭgjaŝja) estas la unua akvoelektrejo de Ĉinio ĉe la Flava Rivero. Gia granda digo situas sudokcidente de Lanzhou je pli ol 70 km, en la sin de la montaro. La akvoelektrejo, konstruita en la 1960-aj jaroj, estas destinita ĉefe por elektro-produktado, kaj krome, ankaŭ por irigaciado, fiŝbredado kaj gardado kontraŭ inunda kaj glacia katastrofoj. La fabrikdomo situas duone sub la digo kaj duone en kaverno, tio estas subtera ŝtona urbeto kun areo de 200 000 kvadrataj metroj sub la riverujo je 50 m. Per lifto mi descendis 174 metrojn kaj atingis la domon, kie laboris 4 generatoraroj kaj la alia estis riparata. La centra regadejo superregas la tutan fabrikon pere de laborstablo, industria televido, komunikaj aparatoj kaj aliaj aŭtomataj instalaĵoj. La fabrika pordego povas hermetike fermigi en ama tempo. Eĉ kiam akvo inundas la supron de la digo, nur se la pordego estas fermita, la fabriko estas tute ekster dangero kaj la elektra produktado neniom malhelpita.

Liujiaxia estas la unua granda akvoelektrejo ĉe la Flava Rivero. Gia jara elektra produktokvanto estas 5.7 miliardoj da kWh. Gi povas konservi 5.7 miliardojn da kubmetroj da akvo.

Danke al la granda akvobaraĵo de Liujiaxia, formiĝis granda akvokonservejo, kiu ludas gravan rolon por reguligi la akvokvanton de la Flava Rivero en ĝia malsupra baseno. Ĝi gardas Lanzhou kontraŭ inundo, garantias normalan produktadon de la elektrejoj en la malsupra baseno de la Flava Rivero eĉ en la seka sezono kaj liveras akvon por irigacio en la provinco Gansu kaj aŭtonomaj regionoj Ninĝia (Ningŝja) kaj Interna Mongolio. Nun 85% de la kampoj en la malsupra baseno de la Flava Rivero estas irigaciataj. Danke al gia reguligo, la regiono en Ninĝia kaj Interna Mongolio, kiun trafluas la Flava Rivero je centoj da kilometroj, estas liberigita el detruado de glacia katastrofo kaj finigis la historio, en kiu oni forigis glacion per bombardo. Kompreneble, tiu akvobredejo kun areo de 130 kvadrataj kilometroj donas rimarkindan ekononlian efikon.

Bingling-templo[redakti | redakti fonton]

Forlasinte Liujiaxia kaj daŭriginte la vojon oni povas ekvidi post 2-hora ŝipado la Binglingtemplon, faman ŝtonkavernaron ĉe la Flava Rivero. Tie prezentiĝas statuo de Budho 27 m alta, kun supra parto el ŝtono kaj la maisupra el argilo. Ĝi aspektas tre vigle malgraŭ la mil-jara erozio. Gi, kun mieno goja kaj buŝo iomete malfermita, kvazaŭ predikas al la rigardantoj budhismajn sutrojn kaj misteron de la budha paradizo.

Proksimiĝante al la ŝtonkavernaro kaj videblas, ke la plurtavolaj kavernoj densas kiel ĉelaro kaj la budhaj statuoj brilas en la sunlumo. Grimpante laŭ la ŝtonaj ŝtupoj kaj lignaj viaduktoj kaj pririgardis la budhajn statuojn sur la krutaĵo. Tie estas multe da niĉoj, skulptajoj kaj freskoj faritaj de la 4-a gis la 19-a jarcento. Nun tie restas 183 niĉoj, 694 ŝtonaj kaj 82 argilaj statuoj kaj 900 kvadrataj metroj da freskoj, kiuj ĉiuj trovigas sur rokmuro 200 m longa kaj 60 m alta.

Bingling-templo distingigas per granda nombro da ŝtonaj skulptajoj kaj reliefoj. En la mezo de la ĉefa halo de la kaverno numero 3 staras ŝtona pagodo 2,27 m alta kun mil reliefigitaj budhaj statuoj. Ĝi nomiĝas Mil-budha Pagodo. Ekster la ŝtonkavernoj vidiĝas ankaŭ grandaj kaj malgrandaj pagodoj el ŝtono, tomboj de eminentaj budhistoj. La reliefoj plejparte estis faritaj de la disĉiploj de majstroj antaŭ aŭ post ties morto.

La nomo Bingling-templo ŝangigis plurfoje en la historio. La nuna nomo aperis en la 14-a jarcento. Bingling estas tibetlingva vorto kun signifo "sidejo de 100 miloj da budhoj". La templo estis kaj estas alte taksata de la budhistoj, artistoj, historiistoj kaj arkeologoj. EPĈ