Dua japana-ĉina milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Japanaj trupoj enirante en Ŝenjango dum la Mukden-incidento.

La Dua Ĉin-Japana Milito (7a de julio, 1937 - 9a de septembro, 1945), nomita tiel laŭ la Unua Ĉin-Japana Milito de 1894-95, estis armea konflikto luktita ĉefe inter la Respubliko Ĉinio kaj la Imperio de Japanio de 1937 ĝis 1941. Ĉinio kontraŭbatalis Japanion kun iu ekonomia helpo de Germanio (vidu ĉin-germanan kunlaboron), Sovet-Unio kaj Usono. Post la japana atako kontraŭ Pearl Harbor en 1941, la milito kunfalis en la pli grandan konflikton de la Dua Mondmilito kiel grava fronto de kio estas larĝe konata kiel la Pacifika Milito. La Dua Ĉin-Japana Milito estis la plej granda azia milito en la 20-a jarcento.[1] Ĝi ankaŭ konsistigis pli ol 50% de la viktimoj en la Pacifika Milito se ankaŭ la 1937-1941 periodo estas enkalkulita.

La milito estis la rezulto de jardek-longa japana imperiisma politiko plananta domini Ĉinion kaj politike kaj armee kaj sekurigi ĝiajn vastajn krudajn materialajn rezervojn kaj aliajn ekonomiajn resursojn, precipe manĝaĵon kaj laboron. Antaŭ 1937, Ĉinio kaj Japanio batalis en malgrandaj, lokalizitaj engaĝiĝoj, tielnomitaj "okazaĵoj". En 1931, la japana invado de Manĉurio fare de la Kuvantunga Armeo de Japanio sekvis la Mukden-incidenton. La lasta de tiuj okazaĵoj estis la incidento de la ponto Marko Polo de 1937, markante la komencon de totala milito inter la du landoj.

Komence la japanoj gajnis gravajn venkojn en Ŝanhajo post peza batalado, kaj antaŭ la fino de 1937 konkeris la ĉinan ĉefurbon Nanking. Post malsukcesado maldaŭrigi la japanojn en Vuhano, la ĉina centra administracio estis translokigita al Chongqing en la ĉina interno. Antaŭ 1939 la milito atingis blokiĝon post ĉinaj venkoj en Ĉangŝa kaj Guanĝi. La japanoj ankaŭ estis nekapablaj venki la ĉinajn komunistajn trupojn en Ŝenŝjio, kiu elfaris ĉikanon kaj sabotadajn operaciojn kontraŭ la japanoj utiligante gerilajn taktikojn. La 7-an de decembro 1941, la japanoj atakis kontraŭ Pearl Harbor, kaj la sekvan tagon (8an de decembro, 1941) Usono deklaris militon kontraŭ Japanio. Usono komencis helpi Ĉinion per aerponta materialo super la Himalajo post la aliancita malvenko ĉe Birmo kiu fermis la Birman Vojon. En 1944 Japanio lanĉis masivan invadon kaj konkeris Henanon kaj Ĉangŝa, sed poste kapitulacis la 2-an de septembro 1945 post atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako kaj sovetinvado de Japan-tenita Manĉurio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bix, Herbert P. (1992), "The Showa Emperor's 'Monologue' and the Problem of War Responsibility", Journal of Japanese Studies 18 (2): 295–363, doi:10.2307/132824