Nankingo
| Nankingo (南京) |
|
| ĉine: 南京, pinjine Nánjīng | |
| subprovinca urbo | |
|
Nankingo
|
|
| Oficiala nomo: 南京市 | |
| Kromnomoj: 金陵 (Ora Maŭzoleo), 石城 aŭ 石头城 (Ŝtona urbo) | |
| Lando | |
|---|---|
| Provinco | Ĝjangsuo |
| Historiaj regionoj | Dinastio Song, Dinastio Ming |
| Rivero | Jangzio |
| Situo | Nankingo |
| - alteco | 15 m s. m. |
| - koordinatoj | 32°03′00″N 118°46′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 32.05 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">32.05°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 6 598,00 km² (659 800 ha) |
| Loĝantaro | 7 713 100 (2009) |
| Denseco | 1 169,01 loĝ./km² |
| Loĝigo | 495 A. D. |
| Estro | Ji Jianye |
| Horzono | GMT (UTC+8) |
| Poŝtkodo | 210000 - 211300 |
| Telefona antaŭkodo | 25 |
| Aŭtokodoj | 苏A |
| Arbo | Himalaja cedro |
| Floro | Umeo |
| Retpaĝo: www.nanjing.gov.cn | |
Nankino (en NPIV) aŭ Nankingo (ĉine: 南京, pinjine: Nánjīng) estas milionurbo en la Ĉina Popola Respubliko. La ĉina nomo signifas "suda ĉefurbo". Nankingo estas ĉefurbo de la provinco Ĝjangsuo.
Historio[redakti]
Nankingo havas historion de pli ol 2000 jaroj. Ekde 220 ĝis 589 ĝi estis ĉefurbo de malgrandaj dinastioj, ekde 1127 ĝis 1279 ĉefurbo de la suda Dinastio Song, kaj komence de la Dinastio Ming (1368) Nankingo estis ĉefurbo de la tuta Ĉinio. Nankingo en tiu tempo havis gravan havenon.
En la jaro 1842 Nankingo estis la loko de la "Traktato de Nankingo", per kiu Okcidento igis la "Regnon de la Mezo" malfermiĝi. En tiu paco Hongkongo iĝis brita kaj Ŝanhajo iĝis zono ne regita de la ĉina registaro. En la jaro 1911 Nankingo refoje estis ĉefurbo de la Ĉina Respubliko pro la ruinigo de la ĉina monarkio far Sun Yixian, kaj ekde 1927 ĝis 1949 ĉefurbo de la registaro de Gúomíndăng (中國國民黨).
Nankingo estis loko de la Masakro de Nankingo en la jaro 1937. En tiu militkrimo la Japanaj okupantoj murdis 300 000 ĉinajn civilulojn.
Hodiaŭ Nankingo estas grava centro de la komerco kaj eduko de la orienta Ĉinio.
Bildaro[redakti]
-
Urbomuro el Mingepoko