GMT
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 7 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
GMT estas la angla mallongigo de Greenwich Mean Time, "Meza Tempo de Grenviĉo", t.e., la tempo ĉe la Reĝa Observatorio de Grenviĉo oriente de Londono, Britio. Tra la observatorio iras la nulmeridiano, la bazo de la horzonoj kaj, kune kun la ekvatoro, de la metodo por mapi lokojn sur la tero.
Horzono, laŭ kutimo, estas specifita kiel horoj post aŭ antaŭ GMT.
La moderna posteulo de GMT estas UTC (Universala Tempo Kunordigita).

