Jangzio
| Jangzio | |
| ĉine: 扬子江, pinjine: Yángzǐ Jiāng | |
| rivero | |
|
Vido de gorĝo Qutang laŭlonge laŭ Jangzio el Baidicheng
|
|
| Oficiala nomo: 扬子江 | |
| Signifo de la nomo: Longa rivero | |
| Kutime nomata: 长江 | |
| Lando | |
|---|---|
| Trafluas tra provincoj |
11
|
| Kelkaj gravaj alfluantoj | |
| - maldekstraj alfluantoj |
5
|
| - dekstraj alfluantoj |
6
|
| Gravaj urboj |
16
|
| Fontrivero | Geladaindong |
| - situo | Tibeta Altebenaĵo, Tanggula, Ĉinghajo |
| - alteco | 5 042 m |
| - koordinatoj | 33°25′44″N 91°10′57″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 33.42889 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">33.42889°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Enfluejo | Orientĉina Maro |
| - alteco | 0 m |
| - koordinatoj | 31°23′37″N 121°58′59″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 31.39361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">31.39361°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Suma longo | 6 300 km |
| Suma akvokolektejo | 1 808 500 km² (180 850 000 ha) |
| Trafluo | |
| - mezproksima | 30 166 m³/s |
| - maksimuma | 70 800 m³/s |
| - minimuma | 2 000 m³/s |
Jangzio[1] (Pinjino: Cháng Jiāng: "Longa rivero") estas la plej longa rivero en Azio kaj post la Nilo kaj Amazono, la tria plej longa riverego de la mondo. (En ĉina E-a medio uzatas la formo Yangzi-rivero)
Ĝi trafluas 6.300 km, el kiu ŝipveturebla estas 2.800 km en Ĉinio. La akvokolekta areo estas 1.970.000 km², kie vivas ĉ. 350 milionoj da homoj. Tie troviĝas duono de la agrikultura kaj pli ol 40% de la industria produktado. Ĉe la buŝo ĝi liveras averaĝe ĉ. 35.000 m³ akvon je sekundo.
La Jangzio fontas en la alto de ĉ. 5.500 m sur la Tibeta Altebenaĵo kaj trakuras en la supra kaj meza fluo ĝis Yichang multajn ravinojn, gorĝojn. La plej konata estas la Tri Gorĝoj inter Chongqing kaj Yichang, kie oni dumtempe konstruas akvoenergiocentralon, la t.n. Baraĵo Tri Gorĝoj , tiel estiĝas 600 km longa ŝveligita lago. Poste fluas la rivero pli malrapide kaj larĝe tra la Mezĉina Ebenaĵo. La unua granda natura detena lago, kiu plenumas gravan funkcion en defendo kontraŭ la superfluoj, estas la Dongting-lago. Ĝia akvonivelo, ĝisetendiĝo varias laŭ la alvenanta akvokvanto kiel ĉe la plej granda lago de Ĉinio, la Pojang-lago. La Imperiestra kanalo interligas Jangzion ĉe Yangzhou al Flava Rivero. Ĉe Shanghai buŝiĝas ĝi al riverdelto en la Orientĉina Maro. Gravaj urboj de Jangzio estas Chongqing, Wuhan, Nanking kaj Shanghai.
Krom la konstruo de la Energicentralo Tri Gorĝoj ekzistas dua granda projekto: "Dolĉakvon norden", kio temas pri akvoalkonduka sistemo, kiu helpus al la akvomalriĉa Norda Ĉinio per akvo el Jangzio. La unua traceo apud la Imperiestra kanalo jam pretas, uzatas; la dua traceo estas ankoraŭ en plana stadio.
Ekologio[redakti]
En la rivero vivas la blanknaĝila delfeno, tre protektata besto.
Biogeografie la Jangzio troviĝas en la orientazia ekoprovinco de la palearkta ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) por ilia graveco pri la naturprotekto.
Eksteraj ligiloj[redakti]
- angle Tutmondaj 200; numero 149 : Jangzio-rivero kaj lagoj (WWF)
- angle Jangzi-Baseno (WWF)
- angle EPĈ artikolo pri la rivero
- angle UK-enciklopedieto
Piednotoj[redakti]
-
Ponto in Vuhano