Baraĵo Tri Gorĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Baraĵo Tri Gorĝoj (ĉine Sānxiá) estas akvoenergia baraĵo en Ĉinio, sur la Jangzi-rivero. Ĝi plene ekfunkias ekde 2012-07-04, kiam la lasta turbino komencis liveri energion.

Tiu estas la plej granda akvenergia baraĵo el mondo laŭ areo (2 335 metroj longa) kaj devus fariĝi la 1-a laŭ produktado de elektro (kun 22 500 megavatoj), la nuna unua estas la akvobarejo de Itajpuo en Brazilo (kun 14 000 MW).

La Baraĵo Tri Gorĝoj en 2004; kluzoj por rivera trafiko

Akvoenergio estas riĉa en Jangzi-rivero, kaj la akvoutiliga artiko de la Tri Gorĝoj estas ŝlosila inĝenieraĵo de sinteza jungado kaj ekspluato de Jangzi-rivero. La sidejo de la Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj estis elektata en Sandouping, interna loko de Jiĉang, urbo de la ĉina meza provinco Hubejo, ĉe la meza baseno de Jangzi-rivero.

Post la finkonstruado de la akvobaraĵo ĝi ludas funkciojn de preventado de inundo, elektra produktado, navigacio, bredado, turismo, protektado de ekologia medio, purigo de medio, ekspluata elmigrado (???), kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio kaj akvoprovizado.

La akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero realigas celojn de akvoakumulado, malfermo de navigado kaj elektra produktado.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La Baraĵo Tri Gorĝoj situas ĉe Ŝandongo (latitudo 39° 49' norde, longitudo 111° 00' oriente), apud Jiĉang, en la provinco Hubejo de Ĉinio, apud la montara regiono de Alta Jangzio kaj apud la ebenaĵo de Meza Jangzio, post kiam la rivero pasas la lokon Tri Gorĝoj kaj antaŭ ol ĝi enfluas la ekzistantan baraĵon Ghezouba. Tiuloke ĉiusekunde pasas 14 300 m³ da rivera akvo. La konstruadon de baraĵo decidis la Popola Asembleo en 1992. La plej granda nombro de sindetenoj kaj opozicioj ĉeestis. La konstruado ekis dum 1994. Dum 2000, la Jangzi-rivero estis devojigita, kiam la baraĵo altiĝis je 80 metroj.

  • Baraĵo: longa je 2309 metroj kaj alta je 185 metroj; ĝia konstruado bezonis 27 milionojn da betono[1]
  • Rezervujo: areo de 1084 km², la rezervujo estas streta kaj etendiĝas almonte ĝis Chongqing. Navigadon (dum ses ĝis naŭ monatoj de la jaro) permesas du apartaj instalaĵoj:
    • Kvin ambaŭdirektaj kluzoj formas kvazaŭ ŝtuparon 1.500 metrojn longan: kvar kluzoj de 280 metroj kaj unu de 350 metroj; ilia larĝo estas 34 metroj. Ili transas alton de ĉ. 110 metroj kaj permesas la pasadon de ŝipoj kun ĝis 10.000 tunoj. La kluzaj pordoj altas 25 metrojn.
    • Ŝiplifto povas transporti ŝipojn ĝis 3.000 tunoj. Ĝia kesto mezuras 120 m × 18 m × 3,5 m, do transportas 7.560 tunojn da akvo.
  • Elektroproduktado: 26 elektro-generatoroj[2] (liveritajn de la franca industrio Alstom) de la centralo havos potencon de 18 Megavatoj (MW), tio estas 10 % de la kapacito instalita en Ĉinio (aŭ sesfoje la kapacito de la elektrocentraloj sur la franca rivero Rodano).
  • Produktado: la centralo produktos ĉirkaŭ (en 2009) 84,7 TWh da elektro dum unu jaro[3] (tio estas pli ol aro de akvelektraj centraloj La Grande en Kebeko, Kanado).
  • La centralo ekis produkti komerce en aŭgusto 2003, per 4 elektro-generatoroj havantaj povon de 5500 MW.
  • Prezo: oficiale la konstruado kostis nur 25 miliardojn da dolaroj[1] sed pli certe ĉirkaŭ 50 miliardojn.
Maketo de la Baraĵo Tri Gorĝoj
  • Laŭ la ĉiutaga ĵurnalo Xinjing, kiu citas konstruejan respondeculon, « unu cento da personoj mortis en konstruejo dum dek jaroj ».[4])

La elektra transportado uzos interalie la metodon de ligado per kontinua kurento (HVDC), faciliganta transdonon en longa distanco.

Partneraj firmaoj[redakti | redakti fonton]

Per lernado, la firmao Hydro-Québec helpis la ĉinajn inĝenierojn por la fakoj de administrado, financo kaj hidraŭliko de la baraĵoj.[5]

Por la turbinoj, Alstom Power konstruis 12 el la 26, kunlaborante kun la ĉina firmao Harbin Power Equipment. Kaj la kebeka firmao GE-Hydro estras la koncepton de 6 el la 26 turbinoj de la baraĵo. Du el tiuj turbinoj estis konstruitaj en Kebekio.

EDF ĉefe partoprenis, kiel konsilanto, pri la pritakso de kelkaj provizantoj.

Por financo, BNP Paribas pruntis ĉirkaŭe 100 milionojn da dolaroj, kun garantio de COFACE, franca agentejo por pruntado-asekurado pri eksportado por la konto de la ŝtato.

Transloĝigo[redakti | redakti fonton]

En septembro de 2004 oficiale finiĝis transloĝado de la loĝantaro en la regiono ĉe la Tri Gorĝoj de Jangzi-rivero. Necesis transloĝigi 166 mil homojn; tio daŭris 5 jarojn.

En la regiono troviĝas la granda akvoadministra vorko. Por konstrui akvokonservejon, akvobaraĵon, hidroelektrejon k.a., oni devis transloĝigi la lokanojn, kies hejmlokoj troviĝos sub la akvonivelo de la regiono post konstruo de la vorko.

En majo de 1999 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis komenci la transloĝigon de la koncernataj lokanoj. Ĝis septembro de 2004 la loka registaro aranĝis transloĝadon de 141 mil homoj al aliaj lokoj, dum aliaj 25 mil homoj mem transloĝiĝis dise en pli ol 20 provincojn kaj urbojn. La transloĝintoj havas novajn hejmojn en 2000 lokoj de 11 provincoj kaj municipoj inkluzive de Ŝanhajo kaj Jiangsu-provinco.

Tiuj transloĝintoj akiris necesan parcelon, meznombre ĉiu po 0,07 hektaro. Kaj tiuj en Hubei-provinco akiris po 0,1 hektaron. Iliaj vivkondiĉoj estas pli bonaj ol tiuj antaŭ la transloĝigo; ĉiu ĝuas 20–25 kvadratajn metrojn por loĝado, same kiel la indiĝenoj.

Finpretigo[redakti | redakti fonton]

La 20-an de majo 2006 laboristoj finpretigis, post 3.080 tagoj, la baraĵon. La konstruaĵon oni tiel finpretigis 10 monatojn pli rapide ol antaŭtaksita. La digo (loga 2,3 km, alta 185 m) de ĉinaj Tri Gorĝoj plene funkcias por akvobarado ekde la 6-an de junio. La la energioproduktado (ekfunkcio de turbinoj kaj generatoroj) komenciĝis en 2008.

La medioprotektistoj timas, ke la poluaĵoj kolektiĝas super la baraĵo.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Pozitivaj efikoj[redakti | redakti fonton]

La elektra energio produktata per la baraĵo anstataŭas tiun de karbaj centraloj, kiuj en Ĉinio produktas la pliparton de elektro. Tiel ĝi ŝparas ĉiujare proksimume 50 milionojn da tunoj da karbona dioksido kaj multe da polvo.

La eblo reteni grandan kvanton da akvo per la baraĵo grave reduktas la danĝeron de inundoj. Inundoj de Jangzi-rivero en la 20-a jarcento mortigis ĉ. 3 milionojn da homoj. Bedaŭrinde la malhelpo de inundoj necesigas havi rezervan spacon en la baraĵlago, do ne plene elĉerpi la maksimuman akvonivelon; tio malpliigas la elektroproduktan kapaciton.

La baraĵo reduktas la nivelŝanĝojn de la rivera akvo kaj tiel plibonigas la kondiĉojn por ŝipveturado.

Parto de la baraĵlaga akvo estas pumpata norden al regionoj, kie mankas akvo.

Negativaj efikoj[redakti | redakti fonton]

La baraĵlago subakvigis pli ol 1.300 arĥeologiajn trovejojn kaj 116 urbojn kaj vilaĝojn. Pli ol 1,4 milionoj da homoj devis ŝanĝi sian loĝejon. La ĉinaj aŭtoritatoj antaŭvidas, ke ĝis 2023 pliaj kvar milionoj da homoj devos transloĝiĝi.

La subakvigita vegetaĵo malkomponiĝis produktante metanon, kiu estas forcej-efika gaso.

La plialtigo de la grundakva nivelo pligrandigis la riskon de terŝutiĝoj.

La baraĵo retenas ne nur akvon, sed ankaŭ sablon kaj sedimenton, kiu do kolektiĝas kaj reduktas la kapaciton de la lago; krome ĝi mankas en la suba parto de la rivero.

Pro detruo aŭ malpurigo de sia natura vivmedio malaperis aŭ malaperos multaj specioj de bestoj kaj plantoj. Ekzemplo estas la blanknaĝila delfeno, kiu estis deklarita kiel estingita en 2006.

En la okazo de milito la baraĵo povus esti celo de atako, ĉar ĝia detruo kaŭzas katastrofajn detruojn.

Neglektebla efiko[redakti | redakti fonton]

La usonaj sciencistoj Benjamin Fong Chao kaj Richard Gross (de NASA) kalkulis, ke la akvoamaso, kies nivelo altiĝis pro la baraĵo, iom malrapidigas la rotacion de la Tero; ĉiu tago plilongiĝas je ĉ. 60 nanosekundoj[6]. La polusoj dislokiĝis je ĉ. 2 centimetroj.



Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 « La construction du barrage des Trois-Gorges officiellement achevée » en Le Monde web, 20/05/2006
  2. Brice Pedroletti, « Barrage des Trois Gorges: la Chine, schizophrène mais pragmatique » en Le Monde web, 20/05/2006
  3. Brice Pedroletti, « Barrage des Trois Gorges : la Chine, schizophrène mais pragmatique » en Le Monde web, 20/05/2006
  4. Philippe Grangereau, « Trois-Gorges, un barrage monstre » en Libération web, 20/05/2006
  5. « Il y a un peu d'Hydro-Québec dans le barrage des Trois Gorges » en Le Soleil, 19/05/2006
  6. Südasien-Beben veränderte Erdrotation, germane

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]