Suda poluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda poluso
geografia poluso • regionoQ107539439 [+]

- koordinatoj90° 0′ 0″ S (mapo)-900Koordinatoj: 90° 0′ 0″ S (mapo) [+]

HorzonoAntarkto/Suda poluso [+]

Suda poluso (Tero)
Suda poluso (Tero)

Suda poluso (Antarkto)
Suda poluso (Antarkto)
DEC
Vikimedia Komunejo:  South Pole [+]
vdr
Mapo de Antarkto kun la diversaj difinoj de la suda poluso. 1 estas la geografia suda poluso, 2 la magneta suda poluso, 3 la geomagneta suda poluso kaj 4 la neatingebla suda poluso.
Flagoj de la Antarkta Traktato ĉirkaŭ suda poluso kaj malnova kupolo de la polusa stacio malantaŭe.
La geografia suda poluso.

Suda poluso estas la plej suda punkto de la tero, difinita laŭ pluraj kriterioj. Ĉiuj tiaj punktoj situas en la kontinento Antarkto. La geografia suda poluso estas unu el la du punktoj, kie la turna akso de la Tero trairas la surfacon. (La alia simila punkto estas la geografia norda poluso.) Ĉi tiu estas ofte la punkto celata, kiam nespecifa "suda poluso" estas menciata. Tiele ĝi estas la plej suda punkto de la Tero kaj kuŝas sur la mala flanko de la Norda Poluso.

Diversaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Foje oni celas la ceremonian sudan poluson. Tio estas loko ordigita por oficialaj okazoj, sed ĉar la glacio moviĝas ĉirkaŭ 10 metrojn jare, ĝi ne troviĝas ĝuste je la geografia poluspunkto. La ceremonia suda poluso konsistas de metala globo muntita sur stango kaj ĉirkaŭata de la flagoj de la landoj kiuj subskribis la Antarktan traktaton: Argentino, Aŭstralio, Belgio, Britio, Ĉilio, Francio, Japanio, Norvegio, Nov-Zelando, Rusio, Sudafriko kaj Usono.

La magneta suda poluso (aŭ la antarkta magnetpoluso) estas la "norda" (ĉar malsamaj polusoj altiras unu la alian) poluso de la granda magneto kiu estas la tero. Ĝi ade moviĝas, proksimume 10–15 km jare.

Priskribo kaj historia resumo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Suda poluso estas duona jaro kun taglumo kaj duona jaro tute sen suno. Kvankam la suno tute ne subiras dum la somero, ĝi ne donas multe da varmo, ĉar ĝi neniam estas pli alta ol -23,5°, kaj la blanka neĝo reflektas preskaŭ ĉiujn sunradiojn.

La unuaj homoj atingintaj la geografian sudan poluson estis la norvego Roald Amundsen kaj lia grupo, je 14-a de decembro 1911. Por honori la norvegan reĝon, Amundsen nomis la vastan plataĵon ĉirkaŭ la poluspunkto Haakon VIIs vidde (Ebenaĵo de Haakon la 7-a). Je 29-a de novembro 1929, la usona admiralo Richard Byrd kaj lia ĉefpiloto, la norvego Bernt Balchen superflugis la poluspunkton, sed inter 1912 kaj 1956 neniuj homoj vizitis la Sudan poluson mem.

Ekde 1957 troviĝas ejo, nomata Amundsen-Scott Sudpolusa Stacio, apud la poluso, loĝata de sciencistoj.

La norvego Liv Arnesen en 1994 estis la unua virino kiu skiis sola kaj sen provizado al la Suda poluso. La unua kaj sola fojo kiam iu estas transirinta la tutan Antarkton (inkluzive la geografian poluspunkton) sen ajna asistado, estis en januaro 2010, kiam la norvego Cecilie Skog kune kun la usonano Ryan Waters sukcesis fari tion.

La somera meza temperaturo ĉe la Suda poluso estas −25 , la vintra estas −45 . La plej alta temperaturo mezurita estas −14 , la plej malalta −83 . La klimato ĉe la Suda poluso estas dezerta: preskaŭ neniam neĝas. Tamen, pro la malvarmo, la 2 cm da neĝo kiuj falas jare, ja neniam degelas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Por la plej multaj celoj, la Geografia Suda Poluso estas difinita kiel la suda punkto el la du punktoj kie la rotacia akso de la Tero intersekcas ĝian surfacon (la alian estus la Geografia Norda Poluso). Tamen, la rotacia akso de la Tero estas fakte kondiĉigita de tre malgrandaj "vobloj", tiel ke tiu difino ne estas adekvata por tre preciza laboro.

La geografiaj koordinatoj de la suda poluso estas kutime donitaj simple kiel 90°S, ĉar ĝia longitudo estas geometrie nedifinita kaj sensignifa. Kiam longitudo estas dezirata, ĝi povas aperi kiel 0°. Ĉe la suda poluso ĉiuj indikoj frontas norde. Tial, indikoj ĉe la Poluso aperas relative al "krado norde", kiu indikas norden laŭ la nulmeridiano.[1]

La Geografia Suda Poluso situas sur la kontinento Antarkto (kvankam tio ne estis la kazo por la tuto el la historio de la Tero pro kontinenta drivo). Ĝi sidas sur amorfa, dezerta, ventoblovita, glacia altebenaĵo en alteco de 2,835 metroj (9,301 ft) super marnivelo, kaj situanta proksimume 1,300 km (800 mejl.) for de la plej proksima malferma maro en Balengolfo. La glacio estas taksita kiel proksimume 2,700 metrojn (9,000 ft) dika ĉe la Poluso, tiel ke la tersurfaco sub la glacitavolo estas fakte proksime de marnivelo.[2]

La polusglacia tavolo moviĝas kun rapideco de ĉirkaŭ 10 metroj jare en direkto inter 37° kaj 40° okcidenten norden,[3] malsupren direkte al la Maro de Weddell. Tial, la pozicio de la stacio kaj aliaj artefaritaj ejoj relative al la geografia poluso iom post iom ŝanĝiĝas dum la tempopaso.

La Geografia Suda Poluso estas markita per ceremonio dum Novjara Tago kiam malgranda signo kaj usona flago estas ŝanĝitaj, kaj lastatempe ĉiujara markilo estas enmetita en la glaciblokon, kiu estas poziciigitaj ĉiun jaron por kompensi por la movado de la glacio.[4] La signo registras la respektivajn datojn kiam Roald Amundsen kaj Robert F. Scott atingis la Poluson, sekve per mallonga citaĵo pri ĉiu el ambaŭ viroj, kaj donas la altecon kiel 2,835 metroj (9,301 ft).[5][6] La nuna signalo havas la pozicion de la planedoj, suno, kaj luno la 1-an de januaro, same kiel kuprostelon markantan la poluson.[7][8]

Ceremonia suda poluso[redakti | redakti fonton]

La Ceremonia Suda Poluso estas areo rezervita por foteblecoj ĉe la Sudpolusa Stacio. Ĝi situas je mallonga distanco de la Geografia Suda Poluso, kaj konsistas el metala sfero sur plinto, ĉirkaŭita de la flagoj de la ŝtatoj subskribintaj de la Antarkta Traktato.

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Argentinaj soldatoj salutante la flagon post starigado de la poluso en 1965.

Tendo de Amundsen: La tendo estis konstruita fare de la norvega ekspedicio gvidita fare de Roald Amundsen dum ĝia alveno la 14an de decembro 1911. Ĝi estas nuntempe entombigita sub la neĝo kaj glacio en la najbareco de la Poluso. Ĝi estis nomumita Historia Ejo aŭ Monumento (HSM 80), sekvante proponon de Norvegio al la Konsulta Konferenco de la Antarkta Traktato.[9]

Argentina Stangoflago: Stangoflago estis starigita ĉe la Suda Geografia Poluso en decembro 1965 fare de la Unua Argentina Polusa Ekspedicio kaj estis nomumita Historia Ejo aŭ Monumento (HSM 1) sekvante proponon de Argentino al la Konsulta Konferenco de la Antarkta Traktato.[10]

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1900[redakti | redakti fonton]

En 1820, kelkaj ekspedicioj postulis esti la unuaj kiuj vidis Antarkton, el kiuj la unuaj postulantaj estis la rusa ekspedicio estrita de Fabian Gottlieb von Bellingshausen kaj Miĥail Lazarev.[11] La unua surteriĝo okazis probable ĝuste ĉirkaŭ unu jaron poste kiam la usona kapitano John Davis, nome fokoĉasisto, piediris sur glacio.[12]

La baza geografio de la Antarkta marbordo ne estis komprenita ĝis mezo al fino de la 19-a jarcento. La usona ŝipoficiro Charles Wilkes postulis (prave) ke Antarkto estas nova kontinento, bazinte la postulon sur sia esplorado en 1839–40,[13] dum James Clark Ross, en sia ekspedicio de 1839–1843, esperis, ke li povos navigi la tutan vojon ĝis la Suda Poluso. (Li malsukcesis.)[14]

1900-1950[redakti | redakti fonton]

Grupo de Amundsen ĉe la Suda Poluso, Decembre de 1911. Maldekstre dekstren: Amundsen, Hanssen, Hassel kaj Wisting (foto farita de la kvina membro Bjaaland).

Brita esploristo Robert Falcon Scott en la Ekspedicio Discovery de 1901–1904 estis la unua kiu klopodis por trovi vojon el la Antarkta marbordo ĝis la Suda Poluso. Scott, akompanata de Ernest Shackleton kaj Edward Wilson, veturis kun la celo trairi tiom for suden kiel eblos, kaj la 31an de Decembro 1902, atingis 82°16′ S.[15] Shackleton poste revenis al Antarkto kiel estro de la Brita Antarkta Ekspedicio (Ekspedicio Nimrod) en nova klopodo atingi la poluson. La 9a de Januaro 1909, kun tri kompanoj, li atingis 88°23' S – 180 km el la poluso – antaŭ esti devigitaj reveni.[16]

La unuaj homoj kiuj vere atingis la Geografian Sudan Poluson estis la norvega Roald Amundsen kaj liaj ekspedicianoj la 14an de Decembro 1911. Amundsen nomis sian kampadejon Polheim kaj la tutan ebenaĵon ĉirkaŭ la Poluso Haakon VII Vidde honore al la reĝo Haakon la 7-a de Norvegio. Robert Falcon Scott revenis al Antarkto kun sia dua ekspedicio, nome Ekspedicio Terra Nova, dekomence nekonante la sekretan ekspedicion de Amundsen. Scott kaj kvar aliaj homoj atingis la Sudan Poluson la 17an de Januaro 1912, 34 tagojn post Amundsen. Dum la revenveturado, Scott kaj liaj kvar kompanoj mortis pro malsatego kaj ekstrema malvarmo.

En 1914 la Imperia Transantarkta Ekspedicio de Ernest Shackleton eliris ku la celo trairi Antarkton tra la Suda Poluso, sed lia ŝipo, nome Endurance, frostiĝis en flosglacio kaj sinkis 11 monatojn poste. La trakontinentan veturadon neniam oni faris.

Usona Admiralo Richard Evelyn Byrd, kun la helpo de sia ĉefpiloto Bernt Balchen, iĝis la unua persono kiu flugis super la Suda Poluso, nome la 29an de Novembro 1929.

1950-nune[redakti | redakti fonton]

Polusa stacio Amundsen-Scott. La ceremonia fosto kaj flagoj videblas fone, iom maldekstre de la centro, sub la trakoj malantaŭ la konstruaĵoj. La aktuala geografia poluso estas kelkajn metrojn maldekstre. La konstruaĵoj estis starigitaj sur fostoteniloj por eviti pliigon de neĝo.

Nur en la 31an de Oktobro 1956 homoj denove metis piedon sur la Suda Poluso, kiam grupo estrita de Admiralo George J. Dufek de la Usona Mararmeo surteriĝis tie peraviadilo R4D-5L Skytrain (C-47 Skytrain) aircraft. La usona Polusa stacio Amundsen-Scott estis establita per aero inter 1956 kaj 1957 kadre de la Internacia Geofizika Jaro kaj estis kontinue loĝata ekde tiam fare de esplora kaj helpa personaro.[2]

Post Amundsen kaj Scott, la sekvaj homoj kiuj atingis la Sudan Poluson surtere (kbankam kun iom da aera helpo) estis Edmund Hillary (4a de Januaro 1958) kaj Vivian Fuchs (19a de Januaro 1958) kaj iliaj respektivaj grupoj, dum la Ekspedicio Fuchs-Hillary. Estis multaj postaj ekspedicioj kiuj alvenis al la Suda Poluso per surfaca transportado, inklude tiujn de Havola, Crary kaj Fiennes. La unua grupo de virinoj kiuj atingis la poluson estis Pam Young, Jean Pearson, Lois Jones, Eileen McSaveney, Kay Lindsay kaj Terry Tickhill en 1969.[17] En 1978–79 Michele Eileen Raney iĝis la unua virino kiu vintrumis en la Suda Poluso.[18]

Post la establado, en 1987, de la logistika helpobazo ĉe Patriot Hills, la Suda Poluso iĝis pli facile alirebla al neregistaraj ekspedicioj.

La 30an de Decembro 1989, Arved Fuchs kaj Reinhold Messner estis la unuaj kiuj trairis Antarkton tra la Suda Poluso sen animala aŭ motorhava helpo, uzante nur skiojn kaj ventohelpon.[19][20] Du virinoj, nome Victoria E. Murden kaj Shirley Metz, atingis la poluson eltere la 17an de Januaro 1989.[21]

La plej rapida nehelpita veturo al la Geografia Suda Poluso el la oceano estis de 24 tagoj kaj unu horo el Insuleto Hercules kaj okazis en 2011 fare de la norvega aventuristo Christian Eide,[22] kiu rompis la antaŭan solorekordon okazintan en 2009 fare de la usona Todd Carmichael de 39 tagoj kaj sep horoj, kaj antaŭa gruporekordo okazis ankaŭ en 2009 nome de 33 tagoj kaj 23 horoj.[23]

La plej rapida soloa veturado, nehelpita piedirado al la Suda Poluso fare de virino estis plenumita de Hannah McKeand el Unuiĝinta Reĝlando en 2006. Ŝi faris la vojaĝon en 39 tagoj kaj 9 horoj 33 minutoj. Ŝi startis la 19an de Novembro 2006 kaj finis la veturon la 28an de Decembro 2006.[24]

En la somero de 2011–12, apartaj ekspedicioj fare de norvega Aleksander Gamme kaj aŭstralianoj James Castrission kaj Justin Jones kune postulis esti la unuaj kiuj veturis nehelpitaj kaj sen hundoj nek kajtoj el la Antarkta marbordo ĝis la Suda Poluso kaj reen. Ambaŭ ekspedicioj startis el la Insuleto Hercules kun diferenco de unu tago; Gamme startis la unua, sed interkonsente laŭ plano ili faris la lastajn kelkajn kilometrojn kune. Ĉar Gamme veturis sola li samtempe iĝis la unua kiu kompletigis la soloan taskon.[25][26][27]

La 28an de Decembro 2018, la kapitano Lou Rudd iĝis la unua brito kiu trairis Antarkton nehelpite tra la Suda Poluso, kaj la dua persono kiu faris la vojaĝon en 56 tagoj.[28] La 10an de Januaro 2020, Mollie Hughes iĝis la plej juna persono kiu skiis ĝis la poluso, estante 29-jaraĝa.[29]

Klimato kaj tagnokto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Noktomeza suno kaj Polusa nokto.
Polusa nokta ĉe la Suda Poluso, Antarkto.

Dum vintro (Majo ĝis Aŭgusto), la Suda Poluso ricevas absolute nenioman sunlumon, kaj estas komplete malhela krom la lunlumo. En somero (Novembro ĝis Februaro), la suno estas kontinue super la horizonto kaj ŝajnas moviĝi laŭ kontraŭhorloĝa cirklo. Tamen, ĝi estas ĉiam malalte en la ĉielo, atingante maksimumon de 23.5° ĉe la decembra solstico pro la klino de 23.5° de la akso de la Tero. Multo de la sunlumo kiu atingas la surfacon estas reflektata de la blanka neĝo. Tiu manko de varmo el la suno, kombinita kun la alta altitudo (ĉirkaŭ 2 800 m, signifas, ke la Suda Poluso havas unu el la plej malvarmaj klimatoj en la Tero (kvankam ĝi ne estas tute la plej malvarma; tiu rekordo estas en la regiono proksime al la Stacio Vostok, ankaŭ en Antarkto, kiu kuŝas je pli altaj areoj).[30]

La Suda Poluso estas je altitudo de 2 800 m sed aspektas 3 400 m.[31] Centrifuga forto el la ĝiro de la planedo pelas la atmosferon al Ekvatoro. La Suda Poluso estas pli malvarma ol la Norda Poluso ĉefe pro la diferenco de altitudo kaj pro estado en la mezo de kontinento.[32] La Norda Poluso estas nur kelkaj futoj el marnivelo en la mezo de oceano.

Meze de la somero, kiam la suno atingas sian maksimuman alton de ĉirkaŭ 23.5 gradoj, altaj temperaturoj en la Suda Poluso en Januaro averaĝas je -25.9 C. Kiam pasas la sesmonata "tago" kaj la suno malaltiĝas, ankaŭ temperaturoj falas: ili atingas -55 C ĉirkaŭ sunforiro (fine de Marto) kaj sunapero (fine de Septembro). Meze de vintro, la averaĝa temperaturo restas stabila ĉe ĉirkaŭ -60 C. La plej alta temperaturo iam registrita en la Amundsen–Scott Sudpolusa Stacio estis -12.3 C en Kristnaska Tago, 2011,[33] kaj la plej malalta estis -82.8 C la 23a de Junio 1982[34][35][36] (kompare, la plej malalta temperaturo rekte registrita ie sur la Tero estis -89.2 C en la Stacio Vostok la 21an de Julio 1983, kvankam oni registris -93.2 C nerekte el satelito en Orienta Antarkto inter la Glacikupolo A kaj la Glacikupolo F en Aŭgusto 2010[37]). Meza jara temperaturo en la Suda Poluso estas de −49.5 (–57.1 ).[38]

La Suda Poluso havas klimaton de glaciĉapo (en Klimata klasifiko de Köppen EF). Ĝi similas al dezerto, kiu ricevas tre malmultan precipitaĵon. Aerhumideco estas preskaŭ nulo. Tamen, fortaj ventoj povas okazigi blovadon de neĝofalo, kaj akumuladon de neĝokvantoj de ĉirkaŭ 7 cm jare.[38] La iama kupolo vidita en fotoj de la stacio Amundsen–Scott estas parte enneĝigita pro neĝoŝtormoj, kaj la enirejon al la kupolo oni devis regule permaŝine malkovri. Pli ĵusaj konstruaĵoj estis starigitaj sur fostoj por ke la neĝo ne amasiĝu ĉe ĝiaj flankoj.

Tempomezuro[redakti | redakti fonton]

En preskaŭ ĉiuj lokoj de la Tero, la loka tempomezuro estas determinita pere de la longitudo, tiel ke la tempo de la tago estas pli malpli sinkronizita laŭ la perceptita situacio de la Suno en la ĉielo (por ekzemplo, tagmeze la Suno estas perceptita iom je sia plej alta pinto). Tiu argumentado ne povas funkcii je la Suda Poluso, kie oni vidas, ke la Suno leviĝas kaj malaltiĝas nur unufoje jare, kaj la suna plialtiĝo varias nur ĉiun tagon de la jaro, anstataŭ ĉiun horon de la tago. Ĉar estas pli ol 24 horzonoj en la mondo kaj ĉiuj kuniĝas ĉe la Suda Poluso, estas paradokse ĉiu horo, ĉiu minuto kaj ĉiu sekundo en la Suda Poluso. Ne estas a priori tialo por meti la Sudan Poluson en ajna preciza horzono (kaj ne en iu ajn alia), sed kiel afero de praktika konveno la Polusa stacio Amundsen-Scott tenas la Novzelandan Hortempon (UTC+12/UTC+13). Tion oni faris ĉar Usono elflugigas siajn reliveradajn misiojn ("Operaco Deep Freeze") el la McMurdo Stacio, kiu siavice estas liverita el Christchurch, Novzelando.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Neĝa petrelo, Pagodroma nivea, en la Maro de Ross. Foje ili videblas ĉe la Suda Poluso.

Pro ties escepte akra klimato, ne estas indiĝenaj plantoj aŭ animaloj loĝantaj en la Suda Poluso. Kompreneble foje videblas sudpolusaj rabmevoj kaj neĝpetrelojs tie.[39]

En 2000 oni informis, ke oni detektis mikrobojn vivantajn en glacio de la Suda Poluso.[40] Sciencistoj publikigis en la gazeto Gondwana Research, ke oni trovis pruvaron ke dinosaŭroj per plumoj protektiĝis el la ekstrema malvarmo. Oni trovis ties fosiliojn antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj en Koonwarra, Viktorio, Aŭstralio, sed en sedimentoj kiuj akumuliĝis funde de lago kiu estis estinta proksime al la Suda Poluso antaŭ milionojn da jaroj.[41]

Esplorado en la Suda Poluso[redakti | redakti fonton]

El ĉirkaŭ 50 sciencaj bazoj en Antarkto, nur la usona Polusa stacio Amundsen-Scott estas ĉe la Suda Poluso. Dum somero la loĝantarp de la stacio estas de ĉirkaŭ 200 personoj. La plej granda parto de la personaro foriras meze de februaro, kaj restas ĉirkaŭ 80 personoj kiuj zorgas la instalaĵon dum la vintro, precipe helpolaboristoj plus kelkaj sciencistoj, kiuj eltenas la funkciadon de la stacio dum la monatoj de la longa antarkta nokto. La vintra personaro restas tute izolita inter mezo de februaro kaj fino de oktobro. La stacio estas tute memsufiĉa dum vintro, kaj ricevas energion kontinun de tri generatoroj.

La esplorado en la stacio inkludas studojn de glaciologio, geofiziko, meteologio, atmosferfiziko, astronomio, astrofiziko, kaj biomedicino. La plej granda parto de la sciencistoj laboras en eksperimentoj kiuj profitas la kondiĉojn de malalta temperaturo kaj malalta humidecenhavo de la polusa aero, kombinita kun la altitudo supera al 2743 m, kio okazigas, ke la aero estas multe pli travidebla ol en multaj aliaj lokoj, kaj la monatoj de malhelo ebligas, ke la ekipoj lumsensivaj funkciu konstante.

Estas malgranda forcejo en la stacio kiu produktas legomojn en kultivo hidroponia, uzante nur akvon kaj nutraĵon kaj sen tero. La forcejo estas la nura fonto de fruktoj kaj legomoj dum la vintro.

La aliro al datumoj de la stacio estas havigita pere de la sistemoj TDRS-F1, Marisat kaj GOES de la NASA kaj la sistemo IRIDIUM de telefonio.[42][43]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Pri la Polusa stacio Amundsen-Scott[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Moving the South Pole" Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine, NASA Quest
  2. 2,0 2,1 Amundsen-Scott South Pole Station, National Science Foundation, Office of Polar Programs
  3. Where is the real Pole really?. Alirita 2008-03-25.
  4. "Marker makes annual move", Antarctic Sun. January 8, 2006; McMurdo Station, Antarctica.
  5. Sign at the (ever moving) actual geographical South Pole (a few feet away from the Ceremonial Pole). Pierre R. Schwob Physics/Astronomy. Alirita 2013-05-25.
  6. Kiefer, Alex (Januaro 1994). South Pole Marker. Alirita 2008-03-24.
  7. Rejcek, Peter. A good point. Antarctic Sun. Alirita 19a de Februaro 2013.
  8. Donenfeld, Jeffrey. Return to tradition. Alirita 19a de Februaro 2013.
  9. List of Historic Sites and Monuments approved by the ATCM (2012). Antarctic Treaty Secretariat (2012). Alirita 2014-01-07.
  10. List of Historic Sites and Monuments approved by the ATCM (2012). Antarctic Treaty Secretariat (2012). Alirita 2013-10-04.
  11. (1971) “Bellingshausen and the discovery of Antarctica”, Polar Record 15 (99), p. 887–889. doi:10.1017/S0032247400062112. 
  12. General Information. Hurtigruten. Arkivita el la originalo je 23a de Oktobro 2014. Alirita 23 October 2014. Arkivigite je 2014-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
  13. (1971) Webster's Guide to American History: A Chronological, Geographical, and Biographical Survey and Compendium. Merriam-Webster. ISBN 978-0-87779-081-5.
  14. Berkman, Paul Arthur. (2002) Science Into Policy: Global Lessons from Antarctica. Academic Press. ISBN 978-0-12-091560-6.
  15. Berkman, Paul Arthur. (2002) Science Into Policy: Global Lessons from Antarctica. Academic Press. ISBN 978-0-12-091560-6.
  16. Simpson-Housley, Paul. (2002) Antarctica: Exploration, Perception and Metaphor. Taylor & Francis. ISBN 978-0-203-03602-0.
  17. First Women at Pole. Alirita 24a de Aŭgusto 2016.
  18. Famous Firsts. United States Antarctic Program (13a de Novembro 2009). Alirita 25a de Aŭgusto 2016.
  19. Südtirol – Diese Seite existiert nicht. Suedtirol.info. Arkivita el la originalo je 10a de Marto 2012. Alirita 13a de Aŭgusto 2012.
  20. “Britannica Online Encyclopedia”, Encyclopædia Britannica. [rompita ligilo]
  21. Antarctic Firsts (4a de Oktobro 2014). Alirita 24a de Aŭgusto 2016.
  22. Explorersweb. "Breaking news: Christian Eide bags the South Pole solo speed ski world record", explorersweb.com, 13a de Januaro 2011.
  23. "Canadians break speed record trekking to South Pole", Toronto Star, 7a de Januaro 2009.
  24. Glenday, Craig. (2013) Guinness World Records 2014. The Jim Patison Group, p. [htt://archive.org/details/guinnessworldrec0000unse_r3e7/e/76 76]. ISBN 978-1-908843-15-9.
  25. Ice Trek Expeditions. Alirita 25a de Majo 2013.
  26. Crossing the Ice. Arkivita el la originalo je 24a de Junio 2013. Alirita 25a de Majo 2013. Arkivigite je 2013-06-24 per Archive.today
  27. Wilson, nå er vi framme!. Arkivita el la originalo je 24a de Junio 2013. Alirita 25a de Majo 2013.
  28. "Capt Lou Rudd is first Briton to cross Antarctic unaided", BBC News, 29a de Decembro 2018.
  29. "Woman is youngest to ski solo to South Pole", 10a de Januaro 2020. (en-GB)
  30. Science question of the week, Goddard Space Flight Center.
  31. The USAP Portal: Science and Support in Antarctica - Course Material.
  32. Why is the South Pole colder than the North Pole?.
  33. Matthew A. Lazzara (28a de Decembro 2011) Preliminary Report: Record Temperatures at South Pole (and nearby AWS sites…). Alirita 28a de Decembro 2011.
  34. Your stay at Amundsen–Scott South Pole Station Arkivigite je 2006-02-02 per la retarkivo Wayback Machine, National Science Foundation Office of Polar Programs
  35. How cold is the Antarctic?. NIWA (27a de Februaro 2007). Alirita 13a de Aŭgusto 2012.
  36. Antarctic Weather. Alirita 25a de Majo 2013.
  37. "NASA-USGS Landsat 8 Satellite Pinpoints Coldest Spots on Earth" Arkivigite je 2013-12-11 per la retarkivo Wayback Machine, NASA, 9a de Decembro 2013
  38. 38,0 38,1 Initial environmental evaluation – development of blue-ice and compacted-snow runways, National Science Foundation Office of Polar Programs, 9a de Aprilo 1993
  39. Mark Sabbatini, "Non-human life form seen at Pole", The Antarctic Sun, 5a de Januaro 2003.
  40. "Snow microbes found at South Pole", BBC News, 10a de Julio 2000
  41. Jessie Yeung (14a de Novembro 2019) There used to be fluffy dinosaurs at the South Pole. Alirita 14a de Novembro 2019.
  42. (en angla) South Pole News
  43. (en angla) The South Pole TDRSS Relay Arkivigite je 2012-02-13 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120213121934)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

90° S 0° U / 90 °S, -0 °O / -90; -0 (mapo)

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo South Pole en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Polo sur en la hispana Vikipedio.