Glaciologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona glaĉeresplorstacio en Camp Ravn en Gronlando

Glaciologio, aŭ glaciscienco, estas la scienco pri la formoj, ekesto kaj ecoj de glacio kaj neĝo kune kun ilia transformiĝo al glaĉero, ĉiamfrosto kaj sojlglaciaĵo. Ĝi estas interfaka scienco, kiu tuŝas geografion, meteorologion, hidrologion, geologion, biologion kaj ekologion. Krome ĝi estas unu el la plej gravaj disciplinoj de la polaresploro. La ekzisto de glacio sur la Marso kaj sur diversaj lunoj de la planedoj de nia sunsistemo donas al tiu scienco ankaŭ eksterteran komponenton.

Unuopaj kampoj de tiu scienco ampleksas la historion de la glaĉeroj kaj la rekonstruon de pasintaj glaĉeroformiĝoj, efikoj de la glaĉeroj al la klimato, la kontribuo de glaĉeroj al la erozio kaj la vivoformoj en la glacio.

La "lulilo de la glaciologio" staris sur Unteraar-Glaĉero en Berna Oberlando (regiono de Kantono Berno, Svislando). Tie la geologo Franz Josef Hugi faris siajn unuajn studojn. En 1840 ekestis tie sub Louis Agassiz unua "esplorstacio" sub rokbloko, la tielnomata "hotel des Neuchatelois" (hotelo de la Novkastelanoj). La nocion Glaciepoko, germanlingve "Eiszeit", enkondukis Karl Friedrich Schimper en 1837.

La fakterenon prilaboras esplorinstitucioj en multnombraj landoj. En Germanio la Alfred-Weger-Institut en Bremerhaven estas gvidanta reprezentanto de la glaciologio.

Pri la formoj kaj sedimentoj, kiuj ekestis per la glaĉeroj, okupas sin la Glacimorfologio respektive la Geologio.

Glaciologoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]