Unteraar-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unteraar-Glaĉero
Unteraargletscher Grimselsee.jpg
Unteraar-Glaĉero kun Grimsel-Lago
Unteraar-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Kunfluejo de Lauteraar- kaj
Finsteraar-Glaĉero
Longeco 12,95 km
Larĝeco 2 km
Areo 29,48 km²
Glacikvanto 4 km³
Elfluanto(j) Grimsel-LagoAro
Jara retiriĝo/kresko 40,1 m retiriĝo en 2001
Glaĉeroj de Svislando
v  d  r
Information icon.svg

Unteraar-Glaĉero (germane Unteraargletscher, en Esperanto ankaŭ Suba Ar-Glaĉero) estas la tria plej longa glaĉero de la Alpoj, se oni ĝin mezuras kune kun la plej longa brako de la Lauteraar-Glaĉero ĝi havus longecon de preskaŭ 20 km kaj estus eĉ la dua plej longa glaĉero en Svislando post Aleĉglaĉero. La averaĝa larĝeco de la ĉeflango estas 2km kaj ĝia surfaco 29,48 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Unteraar-Glaĉero estiĝas per la kuniĝo de la du gigantaj tributglaĉeroj Lauteraar-Glaĉero kaj Finsteraar-Glaĉero. Ĉe la kuniĝo de la du fontglaĉeroj la granda fruntmoreno de Finsteraarglaĉero premas Lauteraar-Glaĉeron suden, tiel, ke la de nordokcidento alfluanta Lauteraarglaĉero akre kurbiĝas orienten kaj nun fluas ĉiam mallarĝiĝante norde paralele al la ĉefglaĉero disigita de ĝi de flank- respektive mezmoreno. Post proksimume 2 km la norda paralelglaĉero finiĝas kaj ĝia elfluo malaperas en la flankmoreno kaj sub la Unteraarglaĉero kiu nun kiel potenca kaj majesta glaĉero kun larĝeco de preskaŭ 2 km fluas orienten al la Grimsel-Lago, kiu estas la fonto de Aro, la plej granda rivero en Svislando.

La antaŭglaĉera marĉo[redakti | redakti fonton]

Inter la Grimsel-Lago kaj la frunto de la Glaĉerlango troviĝas belega antaŭ-glaĉera marĉo kun pinarbaro. WWF luktis kontraŭ projekto altigi la Grimselbaraĵon, kio kaŭzintus inundon de tiu-ĉi regiono.

Ar-Glaĉeroj[redakti | redakti fonton]

Al la Grimsellago ankaŭ alfluas brako de la Aro, kiu estas la elfluo de Oberaar-Lago, al kiu fluas Oberaar-Glaĉero. Ĉi-lasta kune kun Unteraar-Glaĉero kaj ĝiaj du tributglaĉeroj formas la kvaropon de la Ar-Glaĉeroj, kiuj estas la heredaĵo de la iama potencega glaciepoka Ar-Glaĉero, kiu kovris grandajn partojn de la Svisa Mezlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]