Findel-Glaĉero
| Findel-Glaĉero | |||
|---|---|---|---|
|
Strahlhorn, videblas sub la pinto deklivglaĉeroj nutrantajn Findel-Glaĉeron |
|||
|
|
|||
| Estiĝloko | Weissgrat | ||
| Longeco | 7,8 km | ||
| Larĝeco | 0,8 km | ||
| Areo | 17,36 km² | ||
| Glacikvanto | 3 km³ | ||
| Elfluanto(j) | Findelbach→Gornera →Matervispa→Rodano |
||
| Jara retiriĝo/kresko | 12,1 m retiriĝo en 2007 | ||
| Glaĉeroj de Svislando | |||
Findel-Glaĉero (ankaŭ nomita Findeln-Glaĉero aŭ Findelen-Glaĉero; germane Findelgletscher, Findelngletscher aŭ Findelengletscher) estas valglaĉero en Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 7,8 km, mezan larĝecon de 0,8 km kaj kovras kun tributglaĉeroj areon de 17,36 km².
Priskribo[redakti]
Sian originon Findel-Glaĉero havas sur la komplete glaĉerigita kresto Weissgrat je Cima di Jazzi je 3803 m s.m., kie situas la landlimo inter Italio kaj Svislando. De tie la glaĉero fluas kun regula deklivo okcidenten laŭlonge de la suda piedo de Strahlhorn (4190 m s.m.) kaj Rimpfischhorn (4199 m s.m.). Sude ĝin flankigas Stockhorn (3532 m s.m.). La glaĉerlango finiĝas je alteco de 2500 m s.m.. El ĝia frunto fontas Findelbach, kiu en la valfundo de Zermatt kuniĝas kun Gornera kaj Zmuttbach al Matervispa, kiu fluas tra la Mater-Valo, kuniĝas kun Saaservispa al Vispa kaj alfluas en Visp al Rodano.
Historio[redakti]
Ek de la kulmino de la Eta Glaciepoko Findel-Glaĉero retiriĝis je pli ol 2,5 km. Tiam la frunto de la glaĉerlango situis je 2100 m s.m. sub la arbarlimo de la vilaĝeto Findeln. Ankaŭ la konekto kun Adler-Glaĉero deklivglaĉero kun longeco de 3 km inter Rimpfischhorn kaj Strahlhorn hodiaŭ estas interrompita.
