Corbassière-Glaĉero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Corbassière-Glaĉero
Grand Combin kun Gorbassiere Glaĉero.jpg
Grand Combin kun Corbassière-Glaĉero
Corbassière-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Grand Combin
Longeco 9,8 km
Larĝeco 1 km
Areo 17,4 km²
Glacikvanto 2 km³
Elfluanto(j) Torrent de Corbassière→
DranseRodano
Jara retiriĝo/kresko  ? m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Corbassière-Glaĉero (france Glacier de Corbassière, germane Corbassièregletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. Kun longeco de 9,8 km, averaĝa larĝeco de 1 km kaj surfaco de 17,4 km² ĝi apartenas al la plej grandaj glaĉeroj de la Kantono Valezo.

Enhavo

[redakti] Priskribo

Corbassière-Glaĉero havas sian originon je alteco de 4000 m s.m. je la norda deklivo de Grand Combin. Sur alteco de 3300 ĝis 3400 m s.m. situas tre vasta glaciareo kun tre malgranda deklivo, kies limon formas en okcidento la rokpintoj de Maisons Blanches (kun altecoj ĝis 3682 m s.m.). Poste la glaĉero fluas post malforta kurbiĝo norden. Ĝiajn flankojn formas nun en okcidento la pintoj de Combin de Corbassière (3716 m s.m.) kaj Petit Combin (3663 m s.m.) kaj en oriento Tournelon Blanc (3702 m s.m.) kaj Grand Tavé (3158 m s.m.). La glaĉerlango nuntempe finiĝas sur alteco de proksimume 2300 m s.m.

La degelakvo de Corbassière-Glaĉero fluas tra Torrent de Corbassière al la rivero Dranse de Bagnes, kiu tra la Val de Bagnes alfluas al Rodano.

[redakti] Historio

Post la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento la glaĉero retiriĝis proksimume 1.5 km.

[redakti] Altmontara Turismo

Sur flanka moreno je la orienta bordo de la suba glaĉerparto situas la François-Xavier Bagnoud-Kabano en alteco de 2645 m s.m., kiu antaŭe nomigis Kabano de Panossière. Ĝi estas la elirpunkto por montgrimpadoj kaj glaĉerturoj en la regiono de la Grand Combin-Masivo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Gorbassière-Glaĉero sur la Svisa Glaĉermezurreto de ETH-Zuriko
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj