Roseg-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roseg-Glaĉero
Roseggletscher2.jpg
Roseg-Glaĉero
Roseg-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Pil Glüschaint kaj La Ĝemeloj
Longeco 4,90 km
Larĝeco 1-4 km
Areo 8,52 km²
Glacikvanto 0,6 km³
Elfluanto(j) Ova da RosegFlazInn
Jara retiriĝo/kresko 127,3 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
v  d  r
Information icon.svg

Roseg-Glaĉero (romance Vadret da RosegGlatscher da Rosetsch, germane Roseggletscher) estas deklivglaĉero en Engadino la Grizonaj Alpoj en Svislando. Ĝia longeco estas 4,9 km, ĝia larĝeco supre 4 km kaj malsupre 1 km, kaj ĝi kovras areon de 8,52 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sian originon Roseg-Glaĉero havas sur alteco de 3500 m s.m. ĉe la rokkresto inter Piz Glüschaint kaj La Ĝemeloj (romance Dschimels, itale I Gemelli), kiu formas la landlimon inter Italio kaj Svislando. Ĝi estas en la firnregiono ligita kun Sella-Glaĉero (romanĉe Glatscher da SellaVadret da Sella, germane Sellagletscher), kiu komencinĝas sub la kruta okcidentflanko de Piz Roseg ĉe Fuorcla da la Sella je alteco de 3265 m. Ambaŭ glaĉeroj fluas norden al la Roseg-Valo. La glaĉerlango de Roseg-Glaĉero fluas ĝis la lago Lej da Vadret (kio en romanĉa lingvo signifas glaĉerlagon) je alreco de 2160 m s.m.. Temas pri tiel nomita langotroglago kun longeco de 1,5 km kaj larĝeco de 300 m, kiu estiĝis nur meze de la 20-a jarcento. Ĝia elfluanto estas la glaĉerrivero Ova da Roseg, kiu alfluas al Flaz, flankrivero de Inn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento kaj ankoraŭ ĝis la la jaro 1934 Roseg estis ligita kun la pli supre situanta Tschierva-Glaĉero kaj finiĝis proksime de la hodiaŭa Hotelo Roseg. Post forta retiriĝo de ambaŭ glaĉeroj malantaŭ la mezmoreno en la valo formiĝis natura baraĵo kaj kreiĝis la lago Lej da Vadret. Post fortaj pluvegoj en somero 1954 la elfluanto kreis novan vojon tra la baraĵo kaj parto de la lago elrompiĝis kaj kaŭzis grandan damaĝinundon en Engadino.

Dum la forta fordegelo en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento la ligo inter la nutra baseno kaj la glaĉerlango preskaŭ rompiĝis, kio multe reduktis la fluadon de la lango. Oni tial atendas post malmultaj jaroj kompletan fordegelon de la lango, kiu baldaŭ fariĝos mortglacio.

Altmontara turismo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la deklivo okcidente de Roseg-Glaĉer situas sur alteco de 2610 m s.m. la Coaz-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirejo por glaĉerturoj kaj montgrimpadoj en la regiono de Roseg-Glaĉero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]