Forno-Glaĉero
| Forno-Glaĉero | |||
|---|---|---|---|
| Forno-Glaĉero (Foto: Marco Klüber) | |||
|
|
|||
| Estiĝloko | Cima di Castello | ||
| Longeco | 6,15 km | ||
| Larĝeco | 1 km | ||
| Areo | 8,72 km² | ||
| Glacikvanto | 0,8 km³ | ||
| Elfluanto(j) | Orlegna→Mera →Adda→Pado |
||
| Jara retiriĝo/kresko | 30,8 m retiriĝo en 2007 | ||
| Glaĉeroj de Svislando | |||
Forno-Glaĉero (romanĉe Vadrec del Forno, germane Fornogletscher) estas valglaĉero en la Grizonaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 6,15 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 8,72 km².
Enhavo |
[redakti] Priskribo
Kun surfaco de 8,72 km² Forno-Glaĉero estas la dua plej granda glaĉero de la Kantono Grizono. Sian originon ĝi havas je alteco de 3200 m s.m. je la orienta flanko de Cima di Castello (3379 m s.m.) kaj je la okcidenta deklivo de Monte Sissone (3330 m). Ĝin nutras aliaj firnkampoj, kiuj alfluas de la rokpintoj de Torrone (3351 m s.m.). Sur tiuj montoj pasas la landlimo inter Italio kaj Svislando. Kiel valglaĉero Forno-Glaĉero disponas pri la deklivo de malpli ol 10 % kaj tial preskaŭ ne havas fendojn. Ĝi fluas norden. Je ĝia okcidenta flanko situas Cima dal Cantun (3354 m s.m.) kaj je ĝia orienta flanko Cima di Rosso (3366 m s.m.) kaj Monte Rosso (3088 m s.m.). La fino de la glaĉerlango finiĝas nuntempe sur alteco de 2230 m en la Valo Forno.
[redakti] Elfluanto
El la glaĉerfrunto fontas la rivero Orlegna. Ĝi estas flanka rivero de Mera, kiu alfluas al Adda, kiu siavice estas alfluanto de Pado.
[redakti] Historio
Ek de la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento Forno-Glaĉero forte retiriĝis. Ĝi tiam etendiĝis ankoraŭ 2 km pli malsupren al la valo, kio hodiaŭ ankoraŭ bone rekoneblas je la senplanta iama bazmoreno.
[redakti] Altmontara turismo
Je la deklivo oriente de la glaĉero situas sur alteco de 2574 m s.m. la Forno-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano servas kiel elirejo al montturoj en la ĉirkaŭ de Forno-Glaĉero.

