Allalin-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Allalin-Glaĉero
Allalingletscher.jpg
Glaĉerlango de la Allalin-Glaĉero
Allalin-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Pinto de Strahlhorn
Longeco 6 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 9,1 km²
Glacikvanto 1,5 km³
Elfluanto(j) Saaser VispaVispaRodano
Jara retiriĝo/kresko 1,1 m kresko en 2006
14,3 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
v  d  r
Information icon.svg

Allalin-Glaĉero (germane Allalingletscher) estas la plej granda glaĉero en la fontregiono de la rivero Saaser Vispa, kiun ĝi nutras. Ĝi situas en la Valezaj Alpoj en sudokcidenta Svislando. En la jaro 1973 la glaĉero ankoraŭ havis longecon de proksimume 6,5 km, sed ĝis la jaro 2007 ĝi retiriĝis al longeco de 6 km.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝian originon la Allalin-Glasĉero havas sur la glaĉera pinto de la monto Strahlhorn (4190 m s. m.). Ĝi fluas nordorienten kaj poste orienten laŭlonge de la orienta flanko de la Rimpfischhorn kaj de la Allalinhorn. Sur la jugo inter Strahlhorn kaj Rimpfschihorn tra la Adlerpasejo ekzistas konekto al la Adler-Glaĉero. Okcidente la glaĉero estas ligita tra la glaĉerkovrita Allalinpasejo (3564 m s. m.) kun la Mellich-Glaĉero. La glaĉerlango finiĝas per glaĉerrompiĝo je la supra parto de deklivego nordokcidente de la baraĵa Lago de Mattmark je proksimume 2700 m. s. m. La glaĉerlango estas fonto de la rivero Saaser Vispa, kiu transportas la akvon tra la Saas-Valo al la rivero Rodano, kiun ĝi alfluas en Visp.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Eta Glaciepoko inter la 15-a kaj 20-a jarcento la Allalin-Glaĉero atingis la fundon de la valo de la Saaser Vispa kaj baris la areon de la hodiaŭa Baraĵlago de Mattmark. Tiu natura baraĵlago regule rompis la glaĉeran baraĵon, kio kaŭzis en la Saas-Valo plurfoje terurajn inundojn. Pro tio multaj valanoj elmigris. Inter la jaro 1589 kaj 1850 la loĝantaro spertis laŭ la historiaj arkivoj 23 inundegojn. Nur en la jaro 1926 la danĝero per konstruo de akvotunelo estis plejparte nuligita. Nova danĝero ekiĝis, kiam la glaĉero retiriĝis de la valfundo kaj la glaĉerlango sur la deklivego perdis sian stabilecon. Estiĝis nun glittendenco de la glaĉerlango.

La katastrofo de la Baraĵo de Mattmark[redakti | redakti fonton]

La 30-an de aŭgusto 1965 dum la konstruo de la Baraĵo de Matmark subite forrompiĝis enormaj glaĉeramasoj (laŭ kalkuloj de ETH Zuriko estis 2 Mio m³) de la lango de la Allalin-Glaĉero kaj kovris la konstruinstalaĵojn sub la baraĵo. 88 homoj mortis okaze de tiu-ĉi katastrofo, plej-parte italaj laboristoj.

La 30-an/31-an de julio 2000 okazis simila glacifalado kun volumeno de proksimume 1 miliono da m³. La rompiĝo okazis pli supre ol en 1965, ĉi-foje feliĉe ne okazis damaĝo.

Intertempe la glaĉer-lango tiom forfandiĝis, ke nur ankoraŭ malmulte da glacio pendas de la deklivego. Se la forfandiĝo pro la tutmonda varmiĝo tiel plu-daŭros, tiam post malmultaj jaroj la glaĉerlango troviĝos supre de la deklivo Mittlerweile ist die Zunge jedoch so weit abgeschmolzen, dass nur noch wenig en pli plata kaj malpli danĝera tereno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]