Brunegg-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brunegg-Glaĉero
Brunegg-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 621914 / 109627 (mapo)46.1377777777787.7222222222222Koordinatoj: 46° 8′ N, 7° 43′ O; CH1903: 621914 / 109627 (mapo)
Brunegg-Glaĉero (Svislando)
Brunegg-Glaĉero (Svislando)
DEC
Brunegg-Glaĉero
Brunegg-Glaĉero
Map
Brunegg-Glaĉero
Estiĝloko Inter Bishorn
kaj Brunegghorn
Longeco 4,5 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 6,5 km²
Glacikvanto 0,6 km³
Elfluanto(j) TurtmännaRodano
Jara retiriĝo/kresko 24 m retiriĝo en 2005
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Brunegg-Glaĉero (germane Brunegggletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 4,5 km, larĝeco de 1,5 km kaj kovras areon de 6,5 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La glaĉero havas sian originon je proksimume 3600 m s.m. ĉe la montokresto inter Bishorn en okcidento kaj Brunegghorn en oriento. Tra la firnkovrita pasejo Bisjoch ĝi estas ligita en alteco de 3549 m kun Bis-Glaĉero. Brunegg-Glaĉero fluas nordokcidenten kaj estas disigita per la rokresto de Stierberg (3507 m s.m.) de la paralele fluanta Turtmann-Glaĉero. Nordokcidente Brunegg-Glaĉero estas flankita de Barrhorn (3610 m s.m.). En sia suba regiono la glaĉero dividiĝas en du flanklangojn, kies unua kiel tributglaĉero nutras Turtmann-Glaĉeon, dum la alia finiĝas je proksimume 2500 m s.m. Ĝia degelakvo alfluas la riveron Turtmänna, kiu trafluas la Turtmann-Valon kaj alfluas al Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento ankaŭ la norda lango estis ligita kun la glaĉero de la Turtmann-Glaĉero. Brunegg-Glaĉero estis unu el la malmultaj glaĉeroj, kiuj ankaŭ inter la jaroj 1980 kaj 2000 averaĝe kreskis. Ek de tiam ĝi tamen forte retiriĝis, ekstreme ĝi fordegelis en la varmega somero 2003, kiam ĝi malkresis je 156,9 m en unu sola ablacisezono.

Altmontara Turismo[redakti | redakti fonton]

Sur rokpodio norde de Brunegg-Glaĉero situas sur alteco de 2519 m s.m. la Turtmann-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirejo por montgrimpado kaj glaĉerturoj en ĝia ĉirkaŭaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]