Hohberg-Glaĉero
| Hohberg-Glaĉero | |||
|---|---|---|---|
| Dom kun Hohberg-Glaĉero | |||
|
|
|||
| Estiĝloko | Dom | ||
| Longeco | 4 km | ||
| Larĝeco | 0,45 km | ||
| Areo | 3,5 km² | ||
| Glacikvanto | 0,1 km³ | ||
| Elfluanto(j) | Birchbach→Matervispa→Rodano | ||
| Jara retiriĝo/kresko | ? m retiriĝo en 2007 | ||
| Glaĉeroj de Svislando | |||
Hohberg-Glaĉero estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 4 km averaĝan larĝecon de 0,55 km kaj kovras areon de proskimume 3,5 km².
[redakti] Priskribo
Hohberg-Glaĉero havas sian originon sur la pinto de Dom je alteco de 4545 m s.m.. Ĝi kovras la tutan nordflankon de Dom, kiu havas deklivon de proksimume 60%. En la norde sekvanta trogo, kiu estas ĉirkaŭita de Lenzspitze (4294 m s.m.), Nadelhorn kaj Hohberghorn (4219 m s.m.) la glaĉero turniĝas okcidentnordokcidenten. Nun ĝi fluas multe malpli krute kun deklivo de ankoraŭ proksimume 20% malsupren la okcidentdeklivon de la Mischabel-Grupo inter du montokrestoj, nome la Dirru-Kresto norde kaj Hohgwächte sude. La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe je alteco de proksimume 2800 m s.m. rekte supre de roka krutdeklivo. Ĉi-tie fontas Birchbach, kiu malsurpre de Randa alfluas la riveron Matervispa, unu el la du brakoj de Vispa, kiu en Visp alfluas Rodanon.
