Finsteraar-Glaĉero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Finsteraar-Glaĉero
Schreckhorn lauteraarhorn.jpg
Lauteraarhorn, maldekstre en la bildo Hienderstock
kun firnkampoj, kiuj nutras Finsteraar-Glaĉeron
Finsteraar-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Finsteraarhorn kaj Hienderstock
Longeco 8 km
Larĝeco 1 km
Areo 12 km²
Glacikvanto 2 km³
Elfluanto(j) Unteraar-GlaĉeroAro
Jara retiriĝo/kresko 20 m retiriĝo en 2006
Glaĉeroj de Svislando
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Finsteraar-Glaĉero (germana lingvo: Finsteraargletscher; en Esperanto ankaŭ: Finsteraar-Glaĉero) estas tributglaĉero de la Unteraar-Glaĉero en Berna Oberlando, Kantono Berno, Svislando. La glaĉero havas longecon de proskimume 8 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj surfacon de proksimume 12 km².

[redakti] Priskribo

La glaĉero estiĝas en tri brakoj. La norda brako, kiu estas la ĉefbrako, naskiĝas sude de Lauteraarhorn kaj Hienderstock je alteco de proksimume 3400 m s.m. kaj fluas 4 km suden kie ĝi renkontiĝas kun la aliaj du brakoj. Okcidenta brako estiĝas en firnkampoj je la orienta flanko de Finsteraarhorn. Ĝi havas formon de kurbita botelo kun longeco de proksimume 2,5 km kaj larĝeco de inter 1,5 kaj 2 km. Je ĝia norda flanko ĝi tra la firnaj kampoj de la glaĉerpasejo Lautersattel estas ligita kun Supra Grindelwald-Glaĉero. La suda brako estas la plej malgranda el la tri brakoj. Ĝi estiĝas je la suda flanko de Oberaarhorn (3477 m. s.m.) je alteco de 3400 m kaj havas ĝis la kunfluo longecon de proksimume 2 km kaj larĝecon de 1 km. La kunigitaj glaĉeroj nun fluas dum 4 km nordorienten kun larĝeco de 1,5 km. Je la rekontiĝo kun Lauteraar-Glaĉero ĝi kurbiĝas orienten kaj transiras al la Unteraar-Glaĉero.

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo  Unteraar-Glaĉero
Ekstera ligilo  Lauteraar-Glaĉero
Ekstera ligilo  Finsteraarhorn

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Satelita foto en Google-Mapo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj