Hohlicht-Glaĉero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hohlicht-Glaĉero
Walliser Alpen 2133.jpg
Zinalrothorn kun Hohlicht-Glaĉero (meze)
Hohlicht-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Zinalrothhorn
Longeco 4 km
Larĝeco 0,8 km
Areo 6 km²
Glacikvanto 0,2 km³
Elfluanto(j) Schalibach
MatervispaRodano
Jara retiriĝo/kresko  ? m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Hohlicht-Glaĉero (germane Hochlichtgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 4 km, averaĝan larĝecon de 0,8 km kaj kovras areon de proksimume 6 km².

[redakti] Priskribo

Hohlicht-Glaĉero havas sian originon je alteco de 3400 m s.m. je la orienta flanko de Zinalrothorn. La glaĉero fluas orienton inter Oberes Äschhorn (3669 m s.m.) sude kaj Schalihorn (3975 m s.m.) norde. De la sudflanko de Schalihorn alfluas ankoraŭ granda firnkamp al Hohlicht-Glaĉero. Kroman glacinutraĵon la glaĉero ricevas de vasta firnkampo sur la norddeklivo de Mettelhorn (3406 m s.m.). La glaĉerlango estas plejparte kovrita de morenmaterialo, kiu falis de la ĉirkaŭaj rokvandoj. Ĝi fluas relative maldeklive kaj finiĝas nuntempe je alteco de proksimume 2240 m s.m.. La degelakvo forfluas kun Schalibach, kiu inter Täsch kaj Randa alfluas al Matervisp, kiu post kuniĝo kun Saaservispa alfluas en Visp al Rodano.

[redakti] Historio

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko dum la mezo de la 19-a jarcento Hohlicht-Glaĉero etendiĝis ankoraŭ 500 m pli profunden al la valo. Ĝi dumtempe ankaŭ esits ligita kun Schali-Glaĉero (germane Schaligletscher) vasta deklivglaĉero kun surfaco de proksimume 3 km² je la suda deklivo de Weisshorn.


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Fotoj de Hohlicht-Glaĉero sur flickr
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj