Moming-Glaĉero
| Moming-Glaĉero | |||
|---|---|---|---|
| Blanc du Moming kun Moming-Glaĉero | |||
|
|
|||
| Estiĝloko | Zinalrothorn | ||
| Longeco | 3,6 km | ||
| Larĝeco | 1 km | ||
| Areo | 6,39 km² | ||
| Glacikvanto | 0,3 km³ | ||
| Elfluanto(j) | Navisence→Rodano | ||
| Jara retiriĝo/kresko | 90 m retiriĝo en 2001 | ||
| Glaĉeroj de Svislando | |||
Moming-Glaĉero (france Glacier de Moming, germane Mominggletscher) estas deklivglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. Ĝi havas longecon de 3,6 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 6,39 km².
Priskribo [redakti]
Moming-Glaĉero havas sian originon je la norda flanko de Zinalrothorn je alteco de pli ol 4000 m s.m. Ĝi fluas malsupren tre krutan deklivon kaj poste dividiĝis en du langojn, kiuj estas disigitaj unu de la alia per rokkresto. Ambaŭ glaĉerlangoj havas longecon de proksimume 1 km kaj fluas paralele nordokcidenten al direkto de la Valo Zinal kaj havas parte multajn fendojn. Je la suda flanko Moming-Glaĉero per rokkresto estas disigita de Mountet-Glaĉero, tributglaĉero de Zinal-Glaĉero. Ĝian sudokcidentan limon formas la piramido de Besso (3'668 m s.m.) kaj de Blanc de Moming. Ambaŭ glaĉerlangoj havas sian frunton je alteco de proksimume 2500 m s.m. Ilin senakvigas la rivero Navisence, kiud fluas tra la Valo de Anniviers al Rodano.
