Gries-Glaĉero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gries-Glaĉero
Griesgletscher.JPG
Gries-Glaĉero
Gries-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Blinnenhorn
Longeco 5,70 km
Larĝeco 1 km
Areo 6,23 km²
Glacikvanto 0,5 km³
Elfluanto(j) ÄgineRodano
Jara retiriĝo/kresko 50,1 m retiriĝo en 2006
Glaĉeroj de Svislando
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Gries-Glaĉero (germane Griesgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. Ĝi havas longecon de 5,7 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 6,23 km².

[redakti] Priskribo

La glaĉero havas sian originon je la orienta flanko de Blinnenhorn je alteco de 3300 m s.m.. Ĝi fluas nordorienten. Je ĝia norda flanko situas Merezenbachschijen (3182 m s.m.), la Ritzhornoj (3047 m s.m.) kaj Fülhorn (2864 m s.m.). La plej sudan limon formas Rothorn (3289 m s.m.) kaj Bättelmatthorn (3044 m s.m.), super kiu pasas la landlimo inter Italio kaj Svislando. La glaĉero finiĝas supre de Gries-Lago. Ĝis proksimume en la jaro 2001 la glaĉero ankoraŭ atingis la bordon de Grieslago, kiu estas baraĵita al alteco de 2400 m s.m.. Elfluanto de Gries-Glaĉero estas la rivero Ägine, kiu en Goms apud Ulrichenalfluas al la rivero Rodano.

[redakti] Historio

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko inter la 16-a ĝis la mezo de la 19-a jarcento Gries-Glaĉero havis konsiderinde pli grandan volumenon. En tiu epoko ĝi fluis ankaŭ trans la Griespasejo kun alteco de 2479 m s.m. kaj havis mallongan langon suden al la itala Valo de Gries (itale Valle del Gries).



[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Gries-Glaĉero en la Svisa Glaĉermezurreto de ETH-Zuriko


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj