Ägine
El Vikipedio
| Ägine | |
|---|---|
| Longeco | 10 km |
| Alteco de la fonto | 2 598 m |
| Meznombra trafluo | ? m³/s |
| Akvokolekta areo | ? km² |
| Alfluantoj | |
| Alfluas al | Rodano en Ulrichen |
| Alteco de la enfluejo | 1 345 m |
| Riveroj en Svislando | |
Ägine (aŭ Ägene, aŭ Agine, aŭ Egine) estas svisa rivereto, en kantono Valezo; maldekstra alfluanto de Rodano. Ĝi fontas el lago Distel, en komunumo Ulrichen, kaj sin ĵetas en Rodanon en sama komunumo.
Antaŭ 1965 alfluis en ĝin torento el Gries-Glaĉero. Nune ties akvoj estas kaptataj de la baraĵa Gries-Lago.