Akvobaraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akvobaraĵo Eder en Germanio, konstruita ĉirkaŭ 1910.
Akvobaraĵo dum konstruado de kluzoj en Montgomery.
Elfluo de akvobaraĵo Llyn Brianne, Kimrio frue post la unua plenigo

Akvobaraĵo estas baraĵo en la valo de rivero, kiu retenas la fluantan akvon ĝis certa alto, kreante artefaritan lagon, tio estas baraĵlagon aŭ diglagon.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Akvobaraĵo povas havi diversajn celojn:

  • Kreado de nivel-diferenco por estigi elektran energion per hidroelektra centralo;
  • Altigo de la akva nivelo por tute aŭ parte forkonduki la akvon en alian direkton:
    • por uzo kiel trinkakvo;
    • por akvumi (irigacii) agrojn;
    • por provizi alilokan ŝipvojon;
    • por provizi alilokan elektrocentralon;
  • Protektado de malaltaj regionoj kontraŭ inundo;
  • Profundigo de la rivero por ebligi ŝipan trafikon;
  • Kreado de rezervujo por kompensi sezonan mankon de akvo.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Akvobaraĵo povas havi diversajn formojn:

  • terŝutaĵo, kiun tenas la propra pezo;
  • pezmuro, same tenata de la propra pezo, sed kun krutaj flankoj;
  • arka muro, kiu apogiĝas al la flankaj de la rivera valo kaj per arka formo (kun la konveksa flanko kontraŭ la fluo) disigas la premforton al la flankoj;
  • piliera muro, en kiuj la premforto estas prenata de pilieroj, tiel ke la interaj elementoj povas esti kompare malfortaj kaj malmultekostaj.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Grava probleme de akvobaraĵoj estas la sekureco. Rompo de akvobaraĵo povas kaŭzi gigantajn damaĝojn. Krom rekta rompo de la digo ekzistas ekzemple en montaroj ankaŭ risko de superakvego pro falantaj rokoj aŭ glaĉerrompiĝoj. Tia katastrofo ĉe la Alalin-Glaĉero en Mattmark mortigis 88 homojn en 1965.[1] Aliaj danĝeroj estas tertremoj, sabotado fare de teroristoj aŭ en kazo de milito, ekstremaj inundoj aŭ aliformiĝo de la konstruaĵo ekzemple pro movo de la konstrutereno.

Por eviti tiajn katastrofojn akvobaraĵo bezonas sekureckoncepton, kiu baziĝas sur tri principoj, nome

  • konstrua sekureco surbaze de adekvata inĝenierarto kaj bona planado
  • konstanta kontrolo de la konstruaĵo kaj la ĉirkaŭo kaj observo de termovo kaj sismologiaj mezuroj
  • katastrofokoncepto por averti kaj evakui la mincatan lonĝantaron

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Pliaj ekzemploj listiĝas en la paĝo baraĵlago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]