Azudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azud ĉe la rivero Mijares pase tra la municipa teritorio de Villarreal (Hispanio).

Azudo (de la araba "as sad"), estas vorto de araba deveno kiu signifas 'bariero', kaj utilas por aludi al konstruaĵo plej ofte realigata por plialtigi la nivelo de fluejo aŭ rivero cele al devojigo de parto de tiu fluejo (akvokvanto) al la kanaletoj ĉu irigaciaj aŭ alicelaj.

Temas fakte pri akvobaraĵo, sed ĝi plej ofte konservas la arabdevenan nomigon kiam ĝi korespondas al malgrandaj akvobaraĵo kaj ĉefe se temas pri tiuj de islama deveno. Kvankam tiu vortuzo estas la plej ofta, ĝi estas uzata ankaŭ por norio (kiu estis movita ĉefe per akvo el azudo), kvankam tio jam ne plu estas tre uzata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]